Vimenaĵo
El Vikipedio
Metioj kaj metiistoj > Vimenaĵo
Vimenaĵo estas objekto farita el plektitaj vimeno-branĉoj, ekzemple korbo.
La vimenoj kultivatas en "vimenejo".
Oni uzas unujarajn ŝosojn el salik-stumpoj aparte elektitaj por tiu uzo. Vimeno tranĉatas ĉe meznovembro kaj ligita al faskoj. Tiujn faskojn oni metas en speco de marĉeto, kie ili havas la bazon en akvo, ĝis la momento de la printempa sukoleviĝo. La suko fariĝas filmeto, kiu ebligas la forigon de la arboŝelo. El tiuj faskoj, sekigitaj kaj senŝeligitaj, oni ricevos blankan vimenon, la plej uzitan ĉe la klasika plektado. Ekzistas ankaŭ la kruda vimeno, kies faskoj ne estis senŝeligitaj, kaj estis sekigitaj senŝanĝe.