Vitrofibro
El Vikipedio
Vitrofibroj aŭ lumfibroj aŭ optikaj fibroj estas longaj, maldikaj fibroj, kiuj konsistas el vitro. Por produktado de la vitrofibroj oni tiras fibrojn el fandita vitro.
La vitrofibroj uzatas kiel vitrofibra kablo por datenliverado, aŭ kiel teksaĵa fibro por varmo- kaj sonoizolado kaj kiel vitrofibrofortigita plastiko aŭ kiel ornamaĵo en vitrobetono. Ĝi estas kemie rezista, ne forbruligebla, elasta.
Enhavo |
[redaktu] Historio de la vitrofibro
El vitrofibroj oni jam produktis en la 18-a jarcento fajnan aŭ anĝelan hararon kiel ornamaĵon. Hermann Schuller fondis vitrofabrikon en la turingi-a Haselbach (1896), kie oni produktis unuafoje tekseblajn vitrofadenojn kun difinita diametro. La procezo estis patentita en la 1930-aj jaroj.
[redaktu] Eluzo de la optikaj proprecoj
La vitrofibroj bone konduktas lumojn, datenojn per efiko de tuta reflektado. En la cilindra vitrofibro, la lumo estas preskaŭ sen perdo plukondukata, tion helpas fotonaj kristaloj. La lumimpulso venas el eta lasero, kiu sendas diversajn informojn en formo de bitoj tra la vitrofibro. La vitrofibro povas liveri pli da bitokojn je sekundo ol kutima kuprofibro.
[redaktu] Arto
vitrobetono, teksitaj, lumantaj vestoj, teksaĵoj
[redaktu] Eluzo de mekanikaj proprecoj
La konvenajn proprecojn eluzas la aŭtomobila, aviadila, kosmoesplora industrioj. ĝi frotigas ofte plastikajn sportilojn.
[redaktu] Firmeco
La granda firmeco de la vitrofibro – male al kompakta vitro – baziĝas je grandeca efiko.
[redaktu] Rigideco
Vitrofibro havas amorfan strukturon, male al aramida fibro aŭ karbona fibro. La vitrofibroj havas pro tio izotropajn mekanikajn proprecojn, ili estas elastaj.