Volina provinco
El Vikipedio
La Volina provinco (ukraine Волинська область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas oblastoj.
Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Luck (Луцьк) la urboj Kamin-Kaŝirskij (Камінь-Каширський), Kiverci (Ківерці), Kovel (Ковель), Ljuboml (Любомль), Maneviĉi (Маневичі), Novovolinsk (Нововолинськ), Roĵiŝĉe (Рожище) kaj Volodimir-Volinskij (Володимир-Волинський).
Historie la teritorio de la oblastoj Volina, Ĵitomira kaj Rivna apartenas al la regiono Volino, kiu dum la mezepoko dum multaj jarcentoj apartenis al Litovio, poste al la rusa cara regno kaj inter la du mondmilitoj al Pollando.
En la regiono vivas proksimume 1,04 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).
Apud urbeto Ŝacko troviĝas famaj Ŝackaj lagoj, inter kiu lago Svitjazjo - laplej profunda lago de Ukrainio, 54 metroj.
[redaktu] Vidu ankaŭ:
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.