Volkswagen AG
El Vikipedio
Volkswagen AG, mallongigita VW, estas la plej granda eŭropa kaj unu el la ĉefaj mondaj aŭtofabrikantoj, kies sidejo troviĝas en Wolfsburg, Malsupra Saksio. La oficiala nomo estas Volkswagen AG (mallongigita VW AG). Apartenas al la Volkswagen-trusto la markoj Audi, Bentley, Bugatti, Lamborghini, Seat, Škoda, Volkswagen kaj Volkswagen Nutzfahrzeuge (utiligveturiloj). En Germanio ekzistas naŭ Volkswagen-fabrikoj.
Frapfrazo: Pro amo al aŭto. Fondita la 28-an de majo 1937. Pli ol 343.000 kunlaboristoj.