Vortludo
El Vikipedio
Vortludo estas parolaĵo, kiu ludas per vortoj celante montriĝi humura aŭ ruza.
Ĝenerale, ekzistas jenaj specoj de vortludoj: akrostiko, ambigramo, anagramo, drudelo, enigmo, kalemburo, kriptogramo, langorompilo, lipogramo, logogrifo, magia kvadrato, oksimoro, palindromo, paronimo, pleonasmo, rebuso, sekretlingvo, ŝarado, vort(a)ludo, vortondo.
Iuj estas hazardaj misdiroj, aliaj intence kreitaj por distro aŭ amuzo.
Enhavo |
[redaktu] Ekzemploj
- la nomo de la rokgrupo Amplifiki: ampli+fiki
- Vesp+ero / vespero
- di+amanto / diamanto
- edz+peranto / Esperanto
- kriznasko / kristnasko (de Raymond Schwartz)
- Ja-pano / Japano
- In+sekto / insekto
[redaktu] Literaturo
- Vortludoj, de Lode Van de Velde, aperis ĉe FEL (2003)
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligoj
- plena vortaro de la vortludoj fareblaj en Esperanto plena listo de la dusencaj vortoj se E-o