WASP
El Vikipedio
WASP ([ŭosp], el la mallongigo White Anglo-Saxon Protestant (Blanka Anglo-Saksa Protestanto) estas vorto uzata en Usono por tipa blankhaŭta, anglalingva usonano kontraste al aliaj "etnogrupoj" de tiu lando, kiel ekzemple la Afrik-devenaj, Meksik-devenaj, Itali-devenaj, ktp. La vorto, kiu homonimas kun wasp (angle vespo), iom ironie uzatas, ĉar la "WASP"-oj tradicie estis la plej monhava kaj potenca popolgrupo de Usono. Ekzemple, malgraŭ la granda etna varieco de la 50 ŝtatoj, ĉiuj prezidentoj ĝis nun estis "WASP"-oj. (Se oni inkluzivas religion kiel econ, estas unu escepto: John F. Kennedy, kiu estis katoliko.)