Xie Yuming
El Vikipedio
XIE Yuming (plumnomo Seimin,naskiĝis en 1941 en Fujian,Ĉinio) estas ĉina esperantisto, akademiano, tradukinto de la plej glora ĉina romano Ruĝdoma sonĝo,OSIEK-premiita en 1999.
En 1965 li diplomiĝis en la fakultato pri rusa lingvo-literaturo de Beijing-Universitato,dum la studentjaroj li lernis esperanton kiel duan fremdlingvon. Ekde la 70aj jaroj li estas redaktoro pri Esperanto en Ĉina Radio Internacia.
Enhavo |
[redaktu] Verkoj
[redaktu] Vortaro
- Ĉina-Esperanta Vortaro (kunkompilinto),1985
- Esperanto-Ĉina Vortaro (kunkompilinto),1987
[redaktu] Literaturo
- Ruĝdoma sonĝo (tri volumoj,traduko),1995-97
- Ĉina Antologio 1919-1949 (polurinto),1989
- Ĉina Antologio 1949-1979 (polurinto),1986
[redaktu] Eksteraj ligoj
Persisto,sindono,sinforgeso (ĉinlingva eseo de Liu Junfang)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.