Ruĝdoma sonĝo
El Vikipedio
Ruĝdoma sonĝo (Hongloumeng, 红楼梦), ankaŭ nomata la Rakonto de la ŝtono (石頭記) estas ĉina romano kaj unu el la majstroverkoj de Ĉina literaturo. Ĝi estis komencita de Cao Xueqin.
Kvankam socia dramo, ĝi ankaŭ povas esti legata kiel pristudo de ĉina etikedo de la 18-a jarcento, aŭ kiel alegorio de Budhismo. Ĝi estas granda verko. La unuaj 80 ĉapitroj estis verkitaj de Cao Xueqin 曹雪芹 kaj la postaj 40 ĉapitroj estis atribuitaj al Gao E 高鹗 kiu eldonis la kombinon en 1792.
La rakonto temas pri riĉa sed malpligraviĝanta familio, la domo Jia, kiu okupzas du grandajn konstruaĵojn en la ĉefurbo. La ĉefaj personoj estas la potenca matriarko Avino Jia, la eksterordina nepo Jia Baoyu 賈寶玉 kaj liaj du kuzinoj, la socie graca sed interne avara XUE Baochai 薛寶釵 kaj la koleriĝema sed fidinda LIN Daiyu 林黛玉. Fakte, estus pli ĝuste diri ke la ĉefa persono estas la familio mem: ĝiaj multaj anoj, iliaj servantoj, iliaj devoj kaj atendoj, kaj la elvolviĝanta sorto de ĉiu.
[redaktu] En Esperanto
La verko estis tradukita en Esperanton de Xie Yuming kaj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino en la jaroj 1995-1997. Pro la majstra traduko, Xie estis premiita per OSIEK-premio en 1999.
[redaktu] Ekstera ligo
http://www.bookhome.net/gudian/xiaoshuo/hlm
http://hongloumeng.ys168.com
http://www.wsu.edu/~dee/CHING/DREAM.HTM