Zakopane
El Vikipedio
Zakopane | |||||
|
|||||
Devizo: - | |||||
distrikto | Malgranda Polio | ||||
loka registaro | Rada Miasta Zakopane | ||||
estro | Piotr Bąk | ||||
areo | 8,4 km² | ||||
loĝantaro - ĉefparto - entute |
29,360 - |
||||
loĝdenso | 3495/km² | ||||
fondo urbaj rajtoj |
1578 1933 |
||||
latitudo longitudo |
49°18' N 19°57' E |
||||
telefono | +48 18 | ||||
aŭtokodo | KTT | ||||
ĝemelurboj | Poprad, Saint-Dié-des-Vosges, Siegen, Vysoké Tatry | ||||
komunuma retejo |
Zakopane estas malgranda urbo en la suda parto de Pollando apud la pola-slovaka landlimo. Ĝi estas la ĉefa centro de turisma trafiko kaj vivo en Tatra-montaro. Ĝi havas 30 mil loĝantojn. Ĝi estas multnombre vizitata ne nur de la polaj, sed ankaŭ de eksterlandaj turistoj. La freŝa aero plibonigos vian sanon kaj admirindaj pejzaĝoj ĝojigos viajn okulojn. Vi povos viziti belajn valojn kaj montojn en Tatra Nacia Parko kaj ekvidi tie unikajn plantojn (krokusojn, anemonojn, edelvajsojn) kaj bestojn (ekz. ĉamojn kaj marmotojn, ursojn).
Zakopane posedas unikan arkitekturon, kiun aliloke vi ne trovos. En la urbo troviĝas multaj antikvecaj objektoj de regiona ligna konstruado laŭ la t.n. Zakopane-stilo: deklivaj tegmentoj kaj ornamitaj flankoj. Sur la stratoj de la urbo vi povos vidi loĝantojn en tradiciaj montaranaj vestoj kaj gustumi lokajn specjalaĵojn - "Oscypek" (ŝafa fromaĝo), "Grule" (bakitaj terpomoj kun saŭco) kaj ŝafaĵon. Aŭskulteblas ankaŭ specifa, vigla popolmuziko de la regiono.
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas en Poprado / Slovakio (proksimume 70 km de Zakopane) kaj en Krakovo / Pollando (proksimume 110 km de la urbo). Plej facile estas veturi al Zakopane el Krakovo, el kiu eblas kapti pli malpli 60 trafikligojn tage (trajne aŭ buse).
En Zakopane mortis la fama pola poeto Julian Tuwim. Pri la urbo li skribis al sia filino: Montojn omaĝu, filino, suprojn montĉenajn, / Neĝojn ensune bolantajn, Tatrajn aŭrorojn, / Nubojn serene blindumajn, bluojn serenajn, / Tagojn zakopaneajn, altojn kaj forojn! (Trad. Andreo Rajski)
En la jaro 2005 en tiu urbo okazis Internacia Junulara Kongreso. Homoj vojaĝantaj al Zakopane el UK en Vilno, povis veturi tra Varsovio. Estas rekta trajno de Vilniuso al Varsovio kaj ankaŭ rektaj busoj. De Varsovio al Zakopane estas kelkaj rektaj trajnoj kaj busoj.
En Zakopane multfoje okazis Ago-Semajno - Esperanto-renkontiĝo organizata de Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento.
[redaktu] Ĝemelaj urboj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- fotoj de Varsovia Vento
- Zakopane Travel Guide
- Retpaĝo de la IJK 2005 en Zakopane
- Zakopane ICT
- Zakopane