Varsovia Vento
El Vikipedio
Varsovia Vento estas junulara Esperanto-klubo en Varsovio, Pollando, fondita en la jaro 1991. Dum multaj jaroj ĝi eldonis la revuon Tornado. La klubo inter alie organizas senpagan kurson de Esperanto kaj kreas radio-elsendon.
[redaktu] Esperanto-aranĝoj
En la jaro 2005 Varsovia Vento kune kun la Pola Esperanto Junularo organizis Internacian Junularan Kongreson en Zakopane.
La klubo regule organizas du Esperanto-aranĝojn:
- Ago-Semajno - tutsemajna renkontiĝo dum novjaro
- Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo
[redaktu] Vidu ankaŭ
- IJK 2005 - Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
- Pola Esperanto Junularo
- Esenco - junulara Esperanto-klubo en Poznan
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tiu artikolo pri "Varsovia Vento" ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanta temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.