Zlatko Tišljar
El Vikipedio
Zlatko Tišljar estas esperantisto, kiu naskiĝis (la 19-an de majo 1945) en Zagrebo (tiama Jugoslavio, nun Kroatio), kaj nun loĝas en Slovenio. Li estas la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio.
Tišljar studis lingvojn kaj informadikon, kaj havas magistron pri kibernetiko.
Tišljar esperantistiĝis en 1962. Inter liaj funkcioj en la Esperanto-movado estis prezidanto de la Jugoslavia Esperanto-junulara Asocio, sekretario de la Kroatia Esperanto-junulara Asocio, komitatano de UEA dum 20 jaroj, komitatano de TEJO dum kelkaj jaroj, fondinto kaj direktoro de Internacia Kultura Servo en Zabrebo de 1972 ghis 1991 kaj fondinto kaj direktoro de Inter-kulturo en Mariboro (Slovenio) de 1992 ĝis nun. Li fondis kaj gvidis la Pupteatran Internacian Festivalon en Zagrebo, gvidis ellaboradon de la Zagrebmetoda lernolibro de Esperanto, estis fondinto kaj sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio en Maribor, kaj nun estas la ĝenelara sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio ekde 2004.
Tišljar verkis plurajn librojn: Eŭropa ideologio, Eŭropo - vi baldaŭ mortos, Duobla spiralo, Instrukciaro por instruistoj laŭ la Zagreba metodo, Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Li verkis ankaŭ esperanto-kroatan kaj esperanto-slovenan vortaron kaj multe tradukis el la kroata kaj slovena lingvoj en Esperanton, iomete ankau el Esperanto en la kroatan. Verkis ankaŭ plurajn sciencajn verkojn pri socilingvistikaj kaj pedagogiaj temoj kaj artikolis en multaj Esperanto-gazetoj. Lastatempe li regule aperigas pripolitikajn artikolojn en Monato.
[redaktu] Verkoj
- Esperanto-kroatserba poŝvortaro (1983, 65 paĝoj, 4300 radikoj)
- Eŭropa identeco (havebla en PDF-formato)
- Duobla spiralo (1991, 132 paĝoj) - Libro celanta "helpi adoleskantojn por pli facile orientiĝi en la mondo".
- Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (1997, 177 paĝoj) - Artikoloj, eseoj, studoj.
- Esperanto-slovena vortaro / Slovena-Esperanta vortaro (kune kun Aleksander Heřman, 1999, 111 paĝoj, 5000 vortoj en ĉiu direkto)
- Eŭropa ideologio (1998, 68 paĝoj) - Pensoj pri eŭropaj konscio kaj identeco.
- Eŭropo, vi baldaŭ mortos! (2005, 62 paĝoj) - Analizo de la nuna eŭropa lingva politiko, kun rigardo al la estinteco kaj la estonteco.
- Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto. (1981, 41 paĝoj) - Komputila esploro pri 1343 morfemoj.
- Instrukciaro. Por kursgvidantoj uzantaj la Zagreban Metodon. (1989, 55 paĝoj)