Zvíkov (burgo)
El Vikipedio
Zvíkov estas vilaĝo kaj burgo super enfluejo de rivero Otava en riveron Vltava, situanta 15 km norde de urbo Písek. Veno de gotiko laŭtempe koneksas kun evoluo de reĝa potenco kaj kun konstruado de burgoj kaj urboj. Ankaŭ Zvíkov estis konstruita kiel apogpunkto de la reĝa potenco. Konstruadon de Zvíkov komencis Venceslao la 1-a (antaŭ la jaro 1253), finis ĝin Přemysl Otakar la 2-a, kies estis Zvíkov ŝatata sidejo. La ega burgo kun strategia situo sur rokinsulo ne lasis dormi precipe Rožmberk-anojn, kiuj estis oftaj kontraŭuloj de la reĝo. Sed mallonge post la jaro 1437 ili sukcesis eluzi la burgon, ekde la jaro 1473 ĝi estis lombardigita kaj poste vendita al Švamberk-anoj. Dum Petr el Švamberk, la aktiva partopreninto de nobelara ribelo en la jaroj 1618 – 1620, la burgo travivis mallongan heroan etapon de sia historio. Ĝuste tiel kiel burgo Orlík ĝi rezistis al imperiestra potenco kaj ĝi kapitulaciis kiel la lasta en la jaro 1622. Sekve ĝi estis vendita al Eggenberk-anoj, en la jaroj 1719 – 1948 ĝi apartenis al Schwarzenberk-anoj. Agadoj entreprenitaj de Schwarzenberk-anoj malhelpis la plej grandajn damaĝojn, sed oni praktikis riparojn en kelkaj lokoj nesenteme. De malproksime videbla dominaĵo de la burgo estas ronda defendturo, situanta proksime de nova enirejo, devena enirejo estis tra Železná brána (Fera portalo) kaj tra Červená věž (Ruĝa turo) el subburgejo, kiu estas hodiaŭ subakvigita.
Zvíkov estas nuntempe alirebla por publiko kaj ni povas vidi en la reĝa palaco kaj apudaj spacoj laŭtempajn ilustraĵojn kaj ekspoziciaĵojn. Parto de la ekspozicio estas ankaŭ la burga kapelo kun surmuraj pentraĵoj el la 15-a jarcento.