Burgo
El Vikipedio
Burgo estas fortikigita konstruaĵo aŭ konstruensemblo, kies koheraj eksteraj muroj leviĝas super la ĉirkaŭanta tereno kaj kiu ekestis antaŭ aŭ dum la mezepoko. Plej ofte ĝi servis kiel sidejo de nobeloj aŭ reĝoj. Krom defendon en konfliktoj la burgoj ebligis al ili ankaŭ firmigi sian potencon, observi kaj kontroli la ĉirkaŭaĵon kaj trafikajn vojojn.
Ekzistis ankaŭ burgoj kiuj funkciis kiel rifuĝejo por la ĉirkaŭanta loĝantaro, kiuj protektis templon, preĝejon ktp.
Al la burgoj ne apartenas malgrandaj izole situantaj defendejoj kaj la novepokaj fortikaĵoj, ofte mallevitaj sub la nivelon de la tereno.
[redaktu] Lingva noto
En kelkaj lingvoj, iam ankaŭ en Esperanto (precipe en la lingvouzo de pli malnovaj tekstoj), la vorto kastelo ampleksas ankaŭ la signifon de burgo. Tamen la klaraj diferencoj en formo kaj funkcio pledas por diferencigo per apartaj vortoj.