Zwickau
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Saksio > Zwickau < Urboj
Zwickau [CVIkaŭ] estas urbo en Saksio, federacia lando de Germanio. Unuafoje dokumente menciita en la jaro 1118, ĝi rapide evoluis al fama komercocentro. Al tio kontribuis minekspluato kaj diversspecaj metiejoj, same kiel la favora situo apud la komercostrato inter Altenburg kaj Prago. En la 19-a jarcento Zwickau evoluis al grava industria centro de Saksio.
Zwickau estas la naskiĝurbo de la komponisto Robert Schumann. En la domo, kie li naskiĝis, nuntempe troviĝas muzeo pri li kaj lia edzino, la pianistino Clara Wieck. En Zwickau vivis la luterana komponisto de ekleziaj kantoj Gotthard Schuster, nask. Langenhessen 1674, mort. Zwickau 1761.
Iom da statistiko:
- Situo: 50° 44’ NO, 12° 29’ OR
- Loĝantaro: proksimume 100.000
- Alteco: averaĝe 263 metrojn super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Saksio | |
---|---|
distriktoj | |
Annaberg ~ Aue-Schwarzenberg ~ Bautzen ~ Chemnitzer Land ~ Delitzsch ~ Döbeln ~ Freiberg ~ Kamenz ~ Leipziger Land ~ Löbau-Zittau ~ Meißen ~ Mittlerer Erzgebirgskreis ~ Mittweida ~ Muldentalkreis ~ Niederschlesischer Oberlausitzkreis ~ Riesa-Großenhain ~ Sächsische Schweiz ~ Stollberg ~ Torgau-Oschatz ~ Vogtland ~ Weißeritz ~ Zwickauer Land |
|
Eksterdistriktaj urboj | |
Chemnitz ~ Dresden ~ Görlitz ~ Hoyerswerda ~ Leipzig ~ Plauen (Vogtland) ~ Zwickau |