Distrikto Sächsische Schweiz
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Saksio > Sächsische Schweiz (subdistrikto)
Blazono | |
---|---|
Regiona |
|
Bazaj informoj | |
federacia lando: | Respubliko Saksio |
administra distrikto: | Dresden |
administra sidejo: | Pirna |
areo: | 887,88 km² |
enloĝantoj: | 147180 (fine de 2000) |
loĝdenso: | 166 Einwohner/km² |
regiona aŭtoprefikso: | PIR |
retejo: | oberelbe.de lra-saechsische-schweiz.de |
Situo de subdistrikto Saksa Svislando | |
Situo de Saksio ene de Germanio | |
La Regiona Subdistrikto Saksa Svislando (germane: Landkreis Sächsische Schweiz) estas parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando ene de Federacia Respubliko Germanio.
[redaktu] Geografio
La regiona subdistrikto Saksa Svislando situas sudoriente de Dresdeno. Najbaras la ĉeĥa distrikto Děčín oriente kaj sude, la subdistrikto Weißeritzkreis en okcidento, Dresdeno nordokcidente kaj norde la subdistriktoj Kamenz kaj Bautzen. En la kerno de la regiono troviĝas Saksa Svislando. Nordoriente respektive okcidente situas la antaŭmontoj de Luzacia Montaro kaj Ercmontaro. Tra la mezo de la subdistrikto fluas la rivero Elbo. La plej malata loko de la subdistrikto estas la elba bordo ĉe la urbolimo de Dresdeno, la plej alta Oelsener Höhe (altaĵo ĉe Oelsen) kun 644m. Ĝi leviĝas en la sudokcidento de la priparolata regiono kaj apartenas al Orienta Ercmontaro.
Vidu ankaŭ sub: pejzaĝoj en Saksio, montoj en Saksio, akvujoj en Saksio
[redaktu] Historio
La subdistrikto estiĝis per kuniĝo de la iamaj subdistriktoj Sebnitz kaj Pirna. La plej granda inundo dum tuta jarcento kiel serioza bato trafis multajn urbojn kaj vilaĝojn.
[redaktu] Blazono
La verda areo en la blazono reprezentas la arbar-abundon, la blanka serpentumanta linio simbolas Elbon, kiu fluas tra la mezo de la subdistrikto. |
Saksio | |
---|---|
distriktoj | |
Annaberg ~ Aue-Schwarzenberg ~ Bautzen ~ Chemnitzer Land ~ Delitzsch ~ Döbeln ~ Freiberg ~ Kamenz ~ Leipziger Land ~ Löbau-Zittau ~ Meißen ~ Mittlerer Erzgebirgskreis ~ Mittweida ~ Muldentalkreis ~ Niederschlesischer Oberlausitzkreis ~ Riesa-Großenhain ~ Sächsische Schweiz ~ Stollberg ~ Torgau-Oschatz ~ Vogtland ~ Weißeritz ~ Zwickauer Land |
|
Eksterdistriktaj urboj | |
Chemnitz ~ Dresden ~ Görlitz ~ Hoyerswerda ~ Leipzig ~ Plauen (Vogtland) ~ Zwickau |