Ĉefministro
El Vikipedio
Ĉefministro estas prezidanto de ŝtata registaro, la unua inter la ministroj, nomata ankaŭ premiero aŭ ministro-prezidanto.
En Belgio ĉefministro kaj ministro-prezidanto estas du diversaj funkcioj. La belga federacio havas ĉefministron, sed la regionoj ĉiuj havas sian ministro-prezidanton.
Ankaŭ en Germanio la termino ministro-prezidanto estas uzata nur por estro de la registaroj de la diversaj federaciaj landoj, sed ne por la estroj de la urbolandoj Berlino, Hamburgo kaj Bremeno.
En la reĝlando Hispanujo oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidento".
Kiam formiĝas nova registaro, la ŝtatestro (prezidento) unue elektas la ĉefministron (proponitan de la partio, kiu venkis en balot-elektoj) kaj tiu devas dum kelkaj tagoj elekti taŭgajn ministrojn, membrojn de la registaro. Tiujn poste konfirmas la ŝtatestro, al kiu ili devas prezenti la ministran promeson (ĵuron). Poste la ĉefministro petas la parlamenton esprimi fidon al la nova registaro. Nur poste, kiam la fido estas esprimita, la registaro povas regi kaj labori.
La ĉefministro kunvokas la ministrojn al kunvenoj, kiujn li prezidas. Kiam li ne estas kontenta kun aŭ pri iu ministro, li povas proponi al la ŝtatestro eksigi la ministron. Se demisias la ĉefministro, falas la tuta registaro kaj la ŝtatestro devas nomumi novan ĉefministron por formi novan registaron.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.