Prezidento
El Vikipedio
Prezidento estas ŝtatestro de respubliko. Laŭ la ŝtatsistemo la prezidento estas elektita en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomita prezidento.
Oni povas ankaŭ diri prezidanto anstataŭ prezidento, sed la unua vorto havas ankaŭ pli ĝeneralan signifon, nome la estro de asocio, organizaĵo, societo ktp.
En la reĝlando Hispanujo oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidento".
"Prezidento" estas internacia vorto analoga al studento, regento, kurento, paciento ktp.
Ĉi tiu artikolo pri "Prezidento" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.