Ĉi Tie Nun
El Vikipedio
Ĉi Tie Nun estas podkasta elsendo, farita de KriZe de Miŝigano, Usono, kutime ĉiusemajne. La mezuma daŭro de ĉiu elsendo estas 8 minutoj. La unua epizodo aperis en januaro de 2006. La 2an de marto, 2007, Ĉi Tie Nun aperis por unua fojo kiel videa elsendo.
La ĉefa afero de Ĉi Tie Nun estas "strangaj aktualaĵoj de la tuta mondo." La programo prezentas ankaŭ humuraĵojn, interalie la fikcia intervjua programo "Temoj de la Tempo."
La titolon "Ĉi Tie Nun" elektis KriZe por esti maksimume esperanteca, eĉ kun supersignita litero.
[redaktu] Muziko
La muziko venas de nekonataj artistoj kiuj disponebligas muzikaĵojn al podkastistoj senkoste por uzo en podkasto. En Ĉi Tie Nun, la jenaj muzikaĵoj aŭdiĝas:
- Enkonduko: "I'm In Love With You Baby" de Timothy C. Lee
- Fonmuziko: "Statuc" de Hardmoon
- Malenkonduko: "That's No Dream" de Derek Miller
[redaktu] Ligiloj
- Oficiala retejo
- Forumoj por diskutado de la podkasto kaj aliaj strangaj aferoj.
- Ĉi Tie Nun en Podcast Alley
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Radio en esperanto | |
ĉiutaga | ĈRI Ĉina Radio Internacia · Radio Polonia ·RV Radio Vatikana |
ĉiusemajna | 3ZR Melbourne Ethnic Community Radio · RHK Radio Havano Kubo |
ĉiumonata | - |
reta | Radio Esperanto |
podkasta | Ĉi Tie Nun · Esperanto-Radio-Arkivo · JRI Junula Radio Internacia · RV Radio Verda · Roĝer Borĝes Podkasto · Varsovia Vento · esPodkasto |
historia | Verda Stacio |