Christopher Zervic
El Vikipedio
D-ro Christopher Matthew Anthony ZERVIC [KriZe] (naskiĝis la 20-an de majo, 1973) estas usona esperantisto.
Zervic eklernis Esperanton la 26-an de julio, 1994. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago 1998-1999, 2002-2003, Sekretario de E-Societo de Ĉikago, 1997-1998, 2000-2001. Instruisto de Esperanto, verkis kun R. Kent Jones popularan . Podkastisto de Ĉi Tie Nun.
Naskiĝis 1973 ĉe Arlington Heights, Ilinojo, Usono. Loĝis en Buffalo Grove, Ilinojo dum juneco. Ĉeestis Illinois-State-Universitaton ĉe Normal, Ilinojo, bakalaŭriĝis 1995 studinte publikrilaton kaj politiksciencon. Ĉeestis Advokatlernejon John Marshall ĉe Ĉikago, Ilinojo, doktoriĝis 2000, advokatiĝis samjare. Nun loĝas en Richland, Miŝigano.
Zervic havas tri gefilojn, Stefanjo (naskiĝinta 1994), Karlota (naskiĝinta 2004) kaj Kupero (naskiĝinta 2006). La lastaj du estas denaskaj parolantoj de Esperanto. Zervic edziĝis en 2001 kun Laŭra Brinkman.
La pseŭdonimo "KriZe" estas simpla malongigo de lia nomo en Esperanto Kristoforo Zervic, simila al la formo uzata de Esperanto aŭtoro Kabe.
Zervic partoprenas en la vikipedio.
[redaktu] Kongresoj
Junulara Esperanto-Semajnfino (USEJ)
- 1997 (Vaŝingtono)
Jarkongreso de ELNA
- 1996 (Detrojto)
- 2002 (Sakramento)
Jarkongreso de KEA
- 1998 (Montrealo)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- TTT-ejo de Christopher Zervic
- Ĉi Tie Nun, podkasto de KriZe en Esperanto
- A Key to the Inter-National Language
- E-Societo de Ĉikago