Česká Lípa
El Vikipedio
Česká Lípa estas urbo kun 30 000 loĝantoj, situanta en valo de rivero Ploučnice, ĝi estas industria centro kaj fervoja vojkruciĝo.
Devena slava vilaĝo elkreskis en marĉregiono inter fontfluoj de Ploučnice en la 10-a jarcento, en la jaro 1263 estas menciata burgo Lipá, ĉe travadejo en pado ĝis Luzacio pli malfrue estiĝis fortreso. Lipá estis en posedaĵo ĉe vico da nobeloj kaj sinjoroj el Lipá apartenis al la plej potencaj familioj en la lando. Jindřich el Lipá, la plej supera marŝalo de Reĝlando ĉeĥa eminentis inter ili. Lia samtempulo Zdeněk Žitavský skribas pri li en kroniko de Zbraslav, ke eĉ reĝo Johano de Luksemburgio obeis lin. En la jaro 1426 konkeris la urbon husanoj kaj Česká Lípa fariĝis la plej norda loko de tábor-orfa urba asocio. Ĉi tie sukcese evoluis metioj. Česká Lípa apartenis inter ok la plej dense loĝataj urboj en Bohemio. En historia centro konserviĝis restaĵoj de urbaj remparoj. Al restaĵoj de kastelo ligas somerloĝejo nomata Ruĝa domo. En eksa aŭgustena monaĥejo, fondita en la jaro 1627 de Albrecht el Valdštejn, havas hodiaŭ sidejon patrujgrafia muzeo, kiu estas malfermita tutjare. El urba arkitekturo konserviĝis nur malmulte, granda parto de konstruaĵoj fariĝis viktimo de incendioj. Domoj estas plejparte empiraj el tempo post la jaro 1820, novrenesanca urbodomo el 1823 estis en 1884 alikonstruita.
Regiono Liberec | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Česká Lípa | |
▼ | |
Bezděz ~ Blatce ~ Blíževedly ~ Bohatice ~ Brniště ~ Cvikov ~ Častolovice ~ Česká Lípa ~ Doksy ~ Dubá ~ Dubnice ~ Hamr na Jezeře ~ Holany ~ Horní Libchava ~ Horní Police ~ Chlum ~ Chotovice ~ Jablonné v Podještědí ~ Janovice v Podještědí ~ Jestřebí ~ Kamenický Šenov ~ Kozly ~ Kravaře ~ Krompach ~ Kunratice u Cvikova ~ Kvítkov ~ Luka ~ Mařenice ~ Mimoň ~ Noviny pod Ralskem ~ Nový Bor ~ Nový Oldřichov ~ Okna ~ Okrouhlá ~ Pernoltice pod Ralskem ~ Polevsko ~ Provodín ~ Prysk ~ Radvanec ~ Ralsko ~ Skalice u České Lípy ~ Skalka u Doks ~ Sloup v Čechách ~ Slunečná ~ Sosnová ~ Stráž pod Ralskem ~ Stružnice ~ Stvolínky ~ Svojkov ~ Svor ~ Tachov ~ Tuhaň ~ Velenice ~ Velký Valtinov ~ Volfartice ~ Vrchovany ~ Zahrádky ~ Zákupy ~ Žandov ~ Ždírec | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |