Regiono Liberec
El Vikipedio
Regiono Liberec situas en nura nordo de Bohemio. Per grandeco ĝi viciĝas al lasta ŝtupo inter Regionojn de Ĉeĥio. Regiono Liberec kiel pli supera teritorie aŭtonomia tutaĵo estis kreita en la jaro 2000. Sidejurbo kaj samtempe la plej granda urbo de Regiono estas urbo Liberec.
Oriente Regiono najbaras kun Regiono Hradec Králové, sude kun Mezbohemia regiono, okcidente kun Regiono Ústí nad Labem, nordokcidente kun germana lando Saksio kaj nordoriente kun Pollando.
Per la teritorio ĝi apartenas al Ĉeĥa masivo, kiu estas unu el la plej fruaj partoj de eŭropa kontinento. Pejzaĝa reliefo estas tre dismembriĝinta, dominaj estas precipe montaroj Luzacia Montaro kaj Jizerské hory norde kaj Gigantmontaro nordoriente, diagonale Regiono estas tratranĉita per montardorso Ještědsko-kozákovský hřbet, en terlango de Frýdlant etendiĝas milde ondiĝinta Žitavská pánev, kies konsisto estas ankaŭ Liberecká kotlina. La plej alta punkto de Regiono estas monto Kotel (Kaldrono) en Gigantmontaro, la plej malalta punkto troviĝas en ĉirkaŭaĵo de Česká Lípa kaj tio estas surfaco de rivero Ploučnice en Žandov.
Enhavo |
[redaktu] Administra divido kaj statistikaj indikoj
Regiono dividiĝas administre en (iamajn) 4 distriktojn kaj 216 civitojn (el tio 36 kun statuto de urbo), kiuj nuntempe agadas en regionoj de la tn. urboj kun disvastigita agadeco. Per areo la plej granda distrikto de la Regiono estas distrikto Česká Lípa kun 1 137 km2, sekvas distrikto Liberec (925 km2), distrikto Semily (699 km2) kaj distrikto Jablonec nad Nisou (402 km2). Per nombro de loĝantoj la plej granda estas distrikto Liberec, la dua distrikto Česká Lípa, la tria distrikto Jablonec nad Nisou. La plej granda denseco de loĝigo estas en distrikto Jablonec nad Nisou, kie ĝi atingas valoron 220,4 loĝantoj en km2, en distrikto Liberec poste 172,4 loĝantoj en km2, en distrikto Semily 108,1 loĝantoj en km2 kaj la plej malgrandan valoron havas distrikto Česká Lípa, nome 92,6 loĝantoj en km2.
[redaktu] Ekonomio
Senlaboreco en Regiono Liberec moviĝas ĉirkaŭ 10 %, la plej malalta ĝi estas en ĉirkaŭaĵoj de Jablonec nad Nisou, Semily kaj en urbo Liberec, la plej alta poste en ĉirkaŭaĵoj de Frýdlant kaj Česká Lípa. Tradiciaj industriaj fakoj kiel estas teksindustrio aŭ malpeza maŝinindustrio malfloras. Minado de uranerco en regiono de Stráž pod Ralskem estas same pasinteco.
[redaktu] Trafiko
Regiono Liberec estas teritorio kun tre densa fervoja reto kaj kvankam estis kelkaj fervojlinioj en periodo de komunisma totalito malvalidigita, senĉese ĝi apartenas inter regionoj kun la plej densa fervoja reto en Eŭropo. Landvoja trafiko estas reprezentita per rapideckomunikaĵo R35 Liberec – Turnov – Prago; eŭropa linio E65 en direkto Prago – Turnov – Harrachov – Pollando; plu per ŝoseoj de unua klaso I13 Frýdlant – Liberec – Děčín; I9 Česká Lípa – Mělník kaj I14 Liberec – Vrchlabí – Trutnov. En la teritorio de Regiono troviĝas ankaŭ kelke de pli malgrandaj flughavenoj, el kiuj plej signifaj estas en Liberec, Hodkovice nad Mohelkou kaj en Česká Lípa. Interesaĵo estas iama armea flughaveno en Hradčany u Mimoně.
[redaktu] Agrikulturo
Tre grava konsistero de plantaĵa agrikulturo en Regiono Liberec estas kulturado de cerealoj (tritiko, hordeo), terpomoj, lino kaj kolzo. Malplimezure oni ĉi tie kulturas ankaŭ maizon, sukerbeton, frukton kaj legomon. Bredata estas ĉi tie precipe brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, kies viando aŭ lakto estas prilaborata en multaj uzinoj.
[redaktu] Industrio kaj minado
Gravaj industriaj fakoj estas maŝinindustrio, nutraĵindustrio kaj vitrofarado, dank‘ al kiu en la mondo gloriĝis ĉirkaŭaĵoj de Nový Bor kaj Jablonec nad Nisou. En Hrádek nad Nisou ni trovos gumindustrion, urbo Jablonec nad Nisou estas konata pro produktado de etornamaĵo kaj pro monerstampejo. En Liberec estas reprezentitaj pluraj fabrikfakoj, en Česká Lípa estas fervoja riparejo kaj Turnov famiĝis pro siaj facetitaj juveloj kaj optikaj aparatoj.
[redaktu] Riveroj
Desná, Jeřice, Ještědka, Jizera, Jizerka, Libuňka, Lomnice, Lužická Nisa, Mohelka, Mumlava, Oleška, Ploučnice, Svitávka, Šporka, Zábrdka.
[redaktu] Naturo
Regiono Liberec abundas je granda naturriĉeco, ĉar ties granda parto estas kovrita de arbaroj kaj ties reliefo estas tre ondiĝinta. Multnombraj konservintaj naturpartoj estas ŝirmataj en kelkaj granareaj kaj en sennombra kvanto de etareaj ŝirmataj regionoj.
[redaktu] Urboj kaj vilaĝoj de Regiono Liberec
Urboj de Regiono Liberec | |
---|---|
Cvikov ~ Česká Lípa ~ Český Dub ~ Desná ~ Doksy ~ Dubá ~ Harrachov ~ Hejnice ~ Hodkovice nad Mohelkou ~ Hrádek nad Nisou ~ Chrastava ~ Jablonec nad Jizerou ~ Jablonec nad Nisou ~ Jablonné v Podještědí ~ Jilemnice ~ Kamenický Šenov ~ Liberec ~ Lomnice nad Popelkou ~ Mimoň ~ Nové Město pod Smrkem ~ Nový Bor ~ Raspenava ~ Rokytnice nad Jizerou ~ Rovensko pod Troskami ~ Rychnov u Jablonce nad Nisou ~ Semily ~ Smržovka ~ Stráž pod Ralskem ~ Tanvald ~ Turnov ~ Velké Hamry ~ Vysoké nad Jizerou ~ Zákupy ~ Žandov ~ Železný Brod | |
Vilaĝoj – elekto, distrikto Liberec | |
Arnoltice ~ Bílá ~ Bílý Kostel nad Nisou ~ Bílý Potok ~ Bulovka ~ Černousy ~ Dětřichov ~ Dlouhý Most ~ Dolní Řasnice ~ Habartice ~ Horní Řasnice ~ Chotyně ~ Jeřmanice ~ Jindřichovice pod Smrkem ~ Jitrava ~ Kobyly ~ Kryštofovo Údolí ~ Křižany ~ Lázně Libverda ~ Mníšek ~ Nová Ves ~ Oldřichov v Hájích ~ Osečná ~ Pěnčín ~ Proseč pod Ještědem ~ Příšovice ~ Rynoltice ~ Stráž nad Nisou ~ Světlá pod Ještědem ~ Svijany ~ Sychrov ~ Višňová ~ Všelibice | |
Vilaĝoj – elekto, distrikto Jablonec nad Nisou | |
Albrechtice v Jizerských horách ~ Bedřichov ~ Držkov ~ Frýdštejn ~ Janov nad Nisou ~ Jenišovice ~ Jiřetín pod Bukovou ~ Koberovy ~ Kořenov ~ Lučany nad Nisou ~ Malá Skála ~ Nová Ves nad Nisou ~ Pěnčín ~ Plavy ~ Skuhrov ~ Zásada ~ Zlatá Olešnice | |
Vilaĝoj – elekto, distrikto Semily | |
Benecko ~ Benešov u Semil ~ Bozkov ~ Čistá ~ Horní Branná ~ Horní Štěpanice ~ Hrubá Skála ~ Chuchelna ~ Jesenný ~ Karlovice ~ Košťálov ~ Kruh ~ Ktová ~ Libštát ~ Martinice v Krkonoších ~ Mírová pod Kozákovem ~ Nová Ves nad Popelkou ~ Poniklá ~ Přepeře ~ Příkrý ~ Slaná ~ Studenec ~ Syřenov ~ Tatobity ~ Troskovice ~ Víchová nad Jizerou ~ Vítkovice ~ Všeň ~ Vyskeř | |
Vilaĝoj – elekto, distrikto Česká Lípa | |
Bezděz ~ Blíževedly ~ Brniště ~ Hamr na Jezeře ~ Holany ~ Horní Police ~ Jestřebí ~ Kravaře/Kravaře (Česká Lípa) ~ Krompach ~ Kunratice u Cvikova ~ Mařenice ~ Noviny pod Ralskem ~ Nový Oldřichov ~ Okna ~ Petrovice ~ Provodín ~ Prysk ~ Ralsko – Kuřivody ~ Skalice u České Lípy ~ Sloup v Čechách ~ Sosnová ~ Stružnice ~ Svojkov ~ Svor ~ Tachov u Doks ~ Tuhaň ~ Velenice ~ Velký Valtinov ~ Volfartice ~ Zahrádky |
[redaktu] Turismaj celoj
Turismaj celoj en Regiono Liberec | |
---|---|
Burgoj | |
Bezděz ~ Grabštejn ~ Houska ~ Lipý ~ Valdštejn | |
Kasteloj | |
Doksy ~ Frýdlant ~ Hrubá Skála ~ Hrubý Rohozec ~ Jilemnice ~ Lemberk ~ Liberec ~ Sloup v Čechách ~ Sychrov ~ Zahrádky ~ Zákupy | |
Burgoruinoj | |
Bradlec ~ Děvín ~ Hamrštejn ~ Sloup v Čechách ~ Hřídelík ~ Kumburk ~ Návarov ~ Roimund ~ Ronov ~ Rotštejn ~ Starý Berštejn ~ Stohánek ~ Svojkov ~ Štěpanice ~ Trosky ~ Vranov ~ Frýdštejn ~ Jestřebí ~ Ralsko ~ Svojkov | |
Ekleziaj memorigaĵoj | |
Hejnice – pilgrima templo Vizito de Virgulino Mario ~ Jablonné v Podještědí ~ Dia tombo ĉe Velenice ~ Johanita komendo Český Dub ~ Krásná – domo de Kittel ~ Letařovice – preĝejo kun ostejo ~ Nudvojovice – preĝejeto ~ Ĉe Bildeto – pilgrima loko ~ Ves – ĉarma vilaĝa preĝejeto ~ Zdislavina studánka | |
Turismaj centroj | |
Bedřichov ~ Doksy ~ Horní Maxov ~ Hrubá Skála ~ Janov nad Nisou ~ Jizerka ~ Líšný ~ Malá Skála ~ Nová Louka ~ Polubný ~ Příchovice ~ Rejdice ~ Sedmihorky ~ Sloup v Čechách ~ Smědava ~ Staré Splavy |
[redaktu] Rilataj temoj
- Ĉeĥoslovakio
- Ĉeĥio
- Bohemio
- Eŭroregiono Nisa
- Distriktoj de Ĉeĥio
[redaktu] Eksteraj paĝoj
|
![]() |
---|---|
REGIONOJ DE ĈEĤIO (regionaj urboj) : Ĉefurba regiono Prago | Mezbohemia regiono (Prago) | Sudbohemia regiono (České Budějovice) | Regiono Plzeň (Plzeň) | Regiono Karlovy Vary (Karlovy Vary) | Regiono Ústí nad Labem (Ústí nad Labem) | Regiono Liberec (Liberec) | Regiono Hradec Králové (Hradec Králové) | Regiono Pardubice (Pardubice) | Regiono Vysočina (Jihlava) | Sudmoravia regiono (Brno) | Regiono Olomouc (Olomouc) | Regiono Zlín (Zlín) | Moravia-Silezia Regiono (Ostrava) |
|