Ĝermolisto de usonaj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de usonaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de usonaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de usonaj esperantistoj
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] Floyd C. Anderson
Floyd C. ANDERSON (1923 – 2004) estis usona esperantisto kaj dumviva membro en Riverton, Viomingo (Usono).
[redaktu] B
[redaktu] Marion E. Bigelow
Marion E. BIGELOW (1904-1999), dumviva membro de UEA kaj de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, delegito en Fresno, forpasis en Reedley (Kalifornio, Usono) la 20-an de julio.
[redaktu] C
[redaktu] John A. Cole
John A. COLE (naskiĝis 1922 - mortis 2005 en Santa Barbara, Usono) estis dumviva UEA-membro, iama delegito kaj fakdelegito pri urbaj aferoj.
[redaktu] Stella Toogood Cope
Stella Toogood COPE (1914-2004) estis D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley (Kalifornio), mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] Julie Dinnel
Julie DINNEL (1908 - mortis dum julio 1991 en Sacramento (CA), Usono) estis dumviva membro de UEA en Sacramento, kie ŝi estis delegito.
[redaktu] Robert D. Dwelley
Robert D. DWELLEY (1949-1992 mortis en Rochester, Nov-Jorko, Usono) estis dirigento, UEA-delegito pri muziko.
[redaktu] E
[redaktu] F
[redaktu] G
[redaktu] Walter Lewis Gnagy
Walter Lewis GNAGY (1924-2005), dumviva membro de UEA, iama delegito kaj fakdelegito pri geologio, mortis en Colville, Usono.
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Hazel Hoff Heusser
Hazel Hoff HEUSSER (1910-2000), dumviva membro, iama delegitino pri edukado, mortis la 14-an de majo en Fresno (Kalifornio).
[redaktu] Isabelle M. Horn
Isabelle M. HORN estis usona esperantistino, aŭtoro kaj ĵurnalisto. Ŝi naskiĝis en Washington. Ŝi estis esperantisto de 1910, Helpa sekretariino de EANA 1910-16 kaj subredaktoro de Amerika Esperantisto, 1913-16. Ŝi estis ano de Administra Komitato de EANA.
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] J
[redaktu] Saul J. Jaffe
Saul J. JAFFE [ĝefi] estis usona esperantisto kaj ekonomisto. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1894 en Rezekne, Latvolando. Esperantisto de 1909. Gvidis E kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandas E-n en Flint (Miŝigano) Oficiale reprezentis ŝtaton Miŝigano ĉe la UK en Budapest.
[redaktu] Wayne Jackson
Wayne JACKSON (Ĝakson), usonano, komercisto. Naskiĝis en la 16-a de aŭgusto 1895 en Waco (Teksaso). Prez. de Esperanto-Grupo de Seattle (Vaŝingtonio); sekr. de Nordokcidenta Esperanto-Societo; regiona direktoro de EANA.
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] L
[redaktu] George Winthrop Lee
George Winthrop LEE (li) estas usona esperantisto kaj bibliotekisto. Li naskiĝis je la 27-a de februaro 1867 en Roxbury (Mass.). Li estis E-isto de 1905. Li estis prezidanto de EG de Boston de 1912. Sekretario de EANA 1920-1922.
[redaktu] Moshe Lewin
Moshe LEWIN (1914 - mortis la 20-an de decembro 1990 en Novjorko, Usono) estis dumviva membro de UEA. Li estis dum rnultaj jaroj la delegito en Bronx, fakdelegito pri muziko, kaj regula ano de Societo Zamenhof.
[redaktu] M
[redaktu] John A. Mathews
John A. MATHEWS (1921-1997), delegito en Sacramento, refondinto de la loka Esperanto-Asocio, gvidinto de kursoj, mortis lastatempe.
[redaktu] Fred H. McMann
Fred H. McMANN (mortis en 1998 en Troy, Novjorkio) estis usona esperantisto kaj dumviva membro.
[redaktu] William Mets
William METS (1912 - mortis la 11-an de februaro|11-an de februaro]] 1991 en Santa Barbara, Kalifornio) estis vic- kaj fakdelegito de UEA.
[redaktu] N
[redaktu] O
[redaktu] P
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] Ernest Andrew Rogers
Ernest Andrew ROGERS (roĝerz), usonano, edukisto. Nask. en la 31-a de julio 1881 en St. Peter (Minnesota). Prezidanto de Montezuma Mountain School (privata lernejo por knaboj) ĉe Los Gatos (California) de 1910, kie estas instruata Esperanto.
[redaktu] S
[redaktu] Joseph Silbernik
Joseph SILBERNIK, usonano, bofrato de Zamenhof. Mortis en la 30-a de aŭgusto 1925. Longan tempon estis ĉefdelegito de UEA en New York.
[redaktu] Werner Simon
Werner SIMON (1908-1993), delegito dum pli ol kvardek jaroj en Memfiso (Usono) kaj monde konata fakulo en la kampo de filatelo, mortis en novembro 1993.
[redaktu] Sidney Steinberg
Sidney STEINBERG (1914-1996), dumviva membro, delegito pri komerco 15 jarojn, mortis la 25-an de majo. Dum multaj jaroj li preparis jaran financan raporton pri la Novjorka Oficejo de UEA.