Ŝoseo 66
El Vikipedio
![]() |
|
Longo | 3800 kilometroj (2400 mejloj) |
Ĝenerala direkto | oriente-okcidente |
De | Ĉikago, Ilinojo |
Al | Santa Monica, Kalifornio |
Maĵoraj urboj | Ĉikago, Ilinojo Bloomington, Ilinojo Springfield, Ilinojo Sankta-Luizo, Misurio Springfield, Misurio Joplin, Misurio Tulsa, Oklahomo Oklahoma City, Oklahomo Amarillo, Teksaso Albuquerque, Nov-Meksiko Flagstaff, Arizono Barstow, Kalifornio San Bernardino, Kalifornio Los-Anĝeleso, Kalifornio Santa Monica, Kalifornio |
Establita | en 1926 |
Sistemo | Usona Ŝosea Sistemo |
Ŝoseo 66 (angle : Route 66 aŭ oficiale U.S. Route 66) estis la plej fama ŝoseo en Usono kaj eble en la mondo. Ĝi estis establita en la jaro 1926 kaj estis unu de la originalaj ŝoseoj. La orienta fino estis en Ĉikago, Ilinojo, kaj la okcidenta fino estis en Santa Monica, Kalifornio. La ŝoseo kondukis tra Ilinojo, Misurio, Kansaso, Oklahomo, Teksaso, Nov-Meksiko, Arizono, kaj Kalifornio kun suma longeco ĉirkaŭ 3800 kilometroj (2400 mejloj). Ĝi estis malestablita en la jaro 1985, kiam kvin interŝtataj ŝoseoj anstataŭis ĝin: I-55 (Ĉikago al Sankta-Luizo), I-44 (Sankta-Luizo al Oklahoma City), I-40 (Oklahoma City al Barstow, Kalifornio), I-15 (Barstow al San Bernardino), kaj I-10 (San Bernardino al Santa Monica).
Tiu ŝoseo ludas egale granda rolo en la ŜŜfilmo de John Lasseter, Cars. (angle : Aŭtoj)