Ilinojo
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Ilinojo
![]() |
Ilinojo (angle: Illinois) [iliNOJ] ricevis sian nomon pro la franca vorto por "lando de la ilin(aj indian)oj." Tial do la s ne elparoliĝas. La tero kie situas Ilinojo estis parto de la teritorio cedita al la nova Usono de la Brita Regno post la Usona milito por sendependeco. Je la 3-a de decembro 1818, ĝi fariĝis la 21a ŝtato de Usono. Dum la 19-a jarcento, Ilinojo estis geografie tre oportuna pro esti la sola akvovojo inter la Grandaj Lagoj kaj la Rivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la interŝtata ŝosea sistemo. Ilinojo fidelis al la Usona unio dum la Usona interna milito de 1861-1865.
La flankoj de Ilinojo tuŝas en la nordo Viskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento la lagon Miŝigano, Indianaon kaj la riveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas maizo, bovoj, kaj porkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. Universitato de Ĉikago, en Ĉikago, kaj Northwestern University, en Evanston, estas du gravaj universitatoj en Ilinojo.
En Ilinojo loĝas (je 2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda urbo estas Ĉikago (Chicago [ŝiKAGo]), kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas Rockford, Aurora, Naperville kaj Peoria. La ĉefurbo estas Springfield. Ilinojo havas 22 reprezentantojn en Usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).
Famaj ilinojanoj estas Abraham Lincoln kaj Ronald Reagan, Usonaj prezidantoj; Adlai Stevenson, Usona ambasadoro al UNO; rokmuzikisto Eddie Vedder; senatano Hillary Clinton; kaj komikisto Jack BENNY. Inter vidindaj turismaj lokoj estas la Frank Lloyd Wright(arkitekto) laborejo en Oak Park, Navy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La sola nordamerika bahaa templo situas en Wilmette, norde de Ĉikago.
Politike, Ilinojon ne tute regas la Demokrata Partio nek la Respublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojo oficiale permesas mortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de Ŝtatestro George Ryan, eksistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo.
Ekde 2003, la nuntempa guberniestro de Ilinojo estas Rod Blagojevich.
|
![]() |
||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
|
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.illinois.gov
http://www.illinois.gov|website
http://www.encyclopedia.chicagohistory.org
http://www.illinois.gov/facts/symbols.cfm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |