Abel Montagut
El Vikipedio
J. Abel MONTAGUT I MASIP (Llardecans, Katalunio, 1953 - ), esperanto-poeto, estas mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo.
Dufoje li premiiĝis ĉe katalunlingvaj beletraj konkursoj pro siaj rakontoj. Dekkvar-jara li eklernis esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon Llull, MARCH, Jacinto Verdaguer, Salvador Espriu, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka Amikantoj de Ausias March, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiaj Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.
[redaktu] Verkoj
- Amikantoj, de Ausias March
- Poemo de Utnoa
- El manuscrit de Jules Verne. Barcanova. Barcelona, 2003. ISBN 84-489-1213-6. 110 p.
- Carnestoltes (novel·la disfressada) i altres relats. Llibres de l'Índex, Barcelona, 2003. ISBN 84-95317-49-4. 86 p.
- La enigmo de l'ar@neo. IEM. Viena, 2003. ISBN 3-01-000030-8.
[redaktu] Eksteraj ligoj :
- Recenzoj pri liaj verkoj: