Internaciaj Floraj Ludoj
El Vikipedio
Internaciaj Floraj Ludoj estis iniciato de Frederic Pujulà i Vallès, lanĉita en 1908 kadre de la redakcio de La Revuo, lige kun la baldaŭa UK en Barcelono, kie la ĉeflaŭreato estis la germana poetino Marie Hankel.
Post la mondmilita paŭzo, la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la kataluna esperantistaro: fakte la nomo kaj la formulo de la literaturpremio estis inspiritaj de la katalunaj Floraj Ludoj. Duan, multe pli longan paŭzon kaŭzis la civila milito en 1936.
Post la falo de la Franco-reĝimo Kataluna Esperanto-Asocio relanĉis la konkurson, kunlabore interalie kun LF-koop. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio (Natura Floro) ricevis la titolon de Florluda Majstro: tia estas Timothy Brian Carr, Bernard Golden, Giorgio Silfer, Krys Ungar.
Laŭlonge de la jaroj, la aljuĝo de premioj iĝis pli kaj pli dependa de la kapricoj de LF-koop. Rezulte, la konkurso perdis prestiĝon kaj fidindecon, kaj fakte ne plu okazas de post 1993.
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Internaciaj Floraj Ludoj. Laŭ la modelo de la tradiciaj literaturaj konkursoj en Katalunujo, la tieaj E-istoj de 1905 aranĝas Florajn Ludojn por E-istaj verkistoj. La Ludojn subtenas ankaŭ la urbaj magistratoj kaj oni fiksas diversajn temojn kun premioj. La premiojn disdonas juna virino, nomata "reĝino", ĉirkaŭata de aliaj belaj virinoj, en kadro de festaj eksteraĵoj. Multaj eminentaj verkistoj de E gajnis premiojn ĉe la Floraj Ludoj. Kelkfoje havis rimarkindan sukceson ankaŭ blindaj E-poetoj. |