Abugido
El Vikipedio
Abugido estas speco de sistemo de lingva sonnotado aŭ ortografio, kiu situas inter la alfabetoj kaj la silabaroj. En alfabeto (ekzemple Esperanta aŭ kartvela), teorie, la skriba signo ("litero") reprezentas unu parolsonon (fonemon, pli malpli; aŭ konsonanton); en silabaro (ekzemple calagia aŭ kanaa) la skriba signo reprezentas unu silabon. En abugido, tamen, la skriba signo reprezentas konsonanton kun defaŭlta vokalo (tipe, mallonga a aŭ ŝvao), kaj oni modifas ĝin por montri la aliajn vokalojn. Ekzemploj estas la t.n. Geeza alfabeto, kiun oni uzas por la samnoma lingvo kaj aliaj lingvoj de Eritreo kaj Etiopio, aŭ la brahmia alfabeto kaj ĝiaj posteuloj uzataj por lingvoj de suda Azio. Inter la "kanona" alfabeto kaj la abugido situas ekzemple la hebrea kaj araba alfabetoj, kaj inter la abugido kaj silabaro eble oni loku la korean hangulon.