Kartvela alfabeto
El Vikipedio
Kartvelio > Kartvela > Kartvela Alfabeto < Alfabetoj
La kartvela alfabeto estas la skribsistemo ĉefe uzita por la kartvela lingvo. Ĝi estas fonetika, t.e. al unu sono korespondas unu litero kaj inverse. Nuntempa la kartvela alfabeto uzas 33 signojn - 5 vokalsignojn kaj 28 konsonantosignojn (la Svana kaj la Megrela lingvoj uzas aldone 2 pliajn konsonantajn signojn).
Oni distingas inter literoj bazliniaj (kiuj estas skribataj laŭ la imaga linio, simile al latinaj "a", "s"), subliniaj (kiel latinaj "p", "q"), superliniaj (kiel latinaj "b", "d") kaj ambaŭflankaj (kiel islanda "þ"). Sekve ili havas diferencajn altecojn.
Ekzistas nur minusklaj literoj en la kartvela alfabeto. Sed moderna tipografio por titoloj kaj aliaj celoj uzas kvazaŭmajusklajn literojn – kiuj fakte estas minusklaj, sed oni ilin skribas samnivele (laŭ la sama alteco).
Enhavo |
[redaktu] Deveno
La unuaj fontoj de la kartvela skribo estas datitaj de la 5-a jc p.K (ĉirkaŭ la 433-a jaro). Ili estis savitaj sur murŝtonoj de kartvela preĝejo en Palestino. Laŭ historia fonto ("Kartlis Cĥovreba – "Kronikoj de Kartli") la kartvela alfabeto estis inventita en la 3-a jc a.K. de la reĝo Parnavazi.
[redaktu] Specoj
Dum la historio 3 specoj de alfabeto estis uzataj: Asomtavruli, Nusĥuri kaj Mĥedruli. En la Mezepoko ĉiuj tri specoj estis uzataj samtempe.
- Asomtavruli ("majuskla"): La unuaj fontoj apartenas al la 5-a jc. Ĝi havis fortan geometrian bazon, kaj ĉiuj literoj estis majusklaj. Ĝi konsistis el 38 literoj (5 el ili estas forigitaj en la nuntempa Mĥedruli).
- Nusĥuri (pli ĝuste – Nusĥa-Ĥucuri, "manuskriptoj ekleziaj"): Unua fonto de la 853-a j. Ĝi estis uzata plejparte por manuskriptoj rilataj al eklezio kaj religia literaturo.
- Mĥedruli ("militista" kun senco "civila"): Estis uzata de la komenco de la 10-a jarcento, kaj estis rekte kreita de Asomtavruli por civila uzo. Ĝis nun ĝi ŝanĝiĝis negrave. Ĝi enhavis 38 signojn (5 el ili estis forigitaj en 1860 de Ilia Ĉavĉavadze).
[redaktu] Unikodo
La kartvelan alfabeton oni povas atingi per unikodaj signoj 10A0 ĝis 10FF. Asomtavruli (majusklaj malnovaj liturgiaj literoj) de 10A0 ĝis 10CF.
Mĥedruli aŭ nusĥuri (moderna nunjarcenta unuĉambra - majuskloj kaj minuskloj estas samaj - alfabeto) de 10D0 ĝis 10F0, kiel montrite en la sekva tabelo.
Kartv.L. | Unik | Nomo | Kartv.L. | Unik | Nomo | Kartv.L. | Unik | Nomo | Kartv.L. | Unik | Nomo | Kartv.L. | Unik | Nomo |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ა | 10D0 |
an | ბ | 10D1 |
ban | გ | 10D2 |
gan | დ | 10D3 |
don | ე | 10D4 |
èni |
ვ | 10D5 |
vin | ზ | 10D6 |
zén | თ | 10D7 |
than | ი | 10D8 |
in | კ | 10D9 |
k'an |
ლ | 10DA |
lass | მ | 10DB |
man | ნ | 10DC |
nar | ო | 10DD |
on | პ | 10DE |
par |
ჟ | 10DF |
jan | რ | 10E0 |
rae | ს | 10E1 |
san | ტ | 10E2 |
t'ar | უ | 10E3 |
oun |
ფ | 10E4 |
phar | ქ | 10E5 |
khar | ღ | 10E6 |
ghan | ყ | 10E7 |
q'ar | შ | 10E8 |
chin |
ჩ | 10E9 |
tchin | ც | 10EA |
tsin | ძ | 10EB |
dzil | წ | 10EC |
ts'il | ჭ | 10ED |
tch'ar |
ხ | 10EE |
khan | ჯ | 10EF |
djan | ჰ | 10F0 |
haë | ჱ | 10F1 |
ëe | ჲ | 10F2 |
iën |
ჳ | 10F3 |
vië | ჴ | 10F4 |
h'ar | ჵ | 10F5 |
hoë | ჶ | 10F6 |
fi |
[redaktu] Ekstera ligo :
- Unikodoj por kartvela alfabeto (france)