Ajlolea saŭco
El Vikipedio
Ajlolea saŭco (france: aïoli) estas malvarma saŭco, farita el ajlo, ovoj, acido (citronsuko aŭ vinagro), kaj olivoleo. En Francio oni tradicie servas ajlolean saŭcon kun marfruktoj, bujabeso kaj krustetoj.
Enhavo |
[redaktu] Tradicia aïoli
En Provenco, aïoli ankaŭ signifas kompletan pladon, kiu enhavas boligitajn legomojn (karotojn, terpomojn..., fazeolojn), boligitan fiŝaĵon (precipe sensaligitan moruon), kaj boligitajn ovojn – la tuta plado servita kun ajlolea saŭco.
Ajlolea saŭco jam iĝis populara kondimento en Aŭstralio, ofte servata kun potato wedges (dikaj, spicitaj terpom-fritoj).
[redaktu] Aliaj formoj de ajlolea saŭco
En aliaj eŭropaj regionoj, oni modifis la saŭcon, adaptante ĝin al la lokaj kuirmanieroj.
[redaktu] Allioli
Allioli (el all i oli, katalane/valencie "ajlo kaj oleo", eldirita IPA [aʎi'ɔli]) estas tipa pasto de Valencio kaj Katalunio. Oni faras ĝin per pistado de ajlo kun olivoleo kaj salo en pistujo. Ĝi diferencas de provenca ajlolea saŭco pro tio, ke ĝi ne enhavas ovojn.
[redaktu] Aillade
Aillade estas la nomo, uzata en suda Francio por signifi du diferentajn kondimentojn. En Provenco, ĝi estas ajla vinagrosaŭco, dum en aliaj lokoj, ĝi estas speco de ajla majonezo.