Moruo
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngMoruo Konserva statuso: Vundebla |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Gadus morhua Linnaeus, 1758 |
Moruo laŭ PIV estas specio de gado, genro de marfiŝoj. Moruoj estas koneblaj per fadeno sub la malsupra lipo kaj per hela flanka linio. Ilin oni manĝas precipe peklitajn kaj sekigitajn.
Moruo estas la plej grava specio de la monda fiŝmerkato. Ĝi oftas en la norda parto de la atlantiko. Moruo pezas 5-10, malofte eĉ 40 kg. Ĝi demetas frajon printempe en la akva temperaturo de 4-6 C. Ina fiŝo demetas ĉ. 5 milionojn da frajo-ovetoj, kiuj havas la diametron de 1,5 mm. La frajo-ovetoj havas pli malgrandan specifan pezon ol la akvo, tiel ili supreniĝas al la akva surfaco. La 5 mm longaj larvoj koviĝas post 2-4 semajnoj kaj manĝas planktonojn. La plenkreska moruo manĝas ĉion.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.