Ajudago
El Vikipedio
Ajudago (rus. Аю-Даг), ofte nomata ankaŭ "Urso-monto" (rus. Медведь-гора) - monto sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la loĝloko Gurzufo. La monto altas 572 metrojn, situas tuj ĉe la maro (tute aparte disde la Krimea montaro) kaj laŭ la deveno estas "neefektiviĝinta" vulkano. Ajudago estas fama kaj populara natura vidindaĵo de Krimeo.
Vidata de malproksime la monto similas la urson, kiu trinkas la maran akvon. La plej bela punkto por ĝia observado estas la ŝose-turno inter la loĝlokoj Nikito kaj Gurzufo: oni povas vidi la tutan Gurzufan mar-krekon kun la enmaraj rokoj Adalari kaj la monton, kiu ŝvebas super Gurzufo. La ĉefa petro, kiu konsistigas la monton estas diabazo, tamen oni povas trovi ĉi tie pli ol 15 diversajn (ankaŭ tre rarajn) mineralojn. La monto estas kovrita de plejparte foliaj arbaroj.
Laŭ la ofte citata krimea legendo la monto estas grandega ŝtoniĝinta urso, kiu volis eltrinki la maron por kapti la paron de geamantoj, kiuj penis fuĝi en boato.
En la jaro 1960 la monto estis deklarita "natura monumento"; ekde la jaro 1974 ĝia teritorio apartenas al natura rezervejo.
Oni povas facile atingi la monton kaj suriri ĝin laŭ bone videbla pado. Oni devas atingi la punkton inter Gurzufo kaj loĝloko Lavrovoje sur la ŝoseo Jalto-Aluŝto kaj piediri suden ĉ. 20 minutojn.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Oni povas rigardi la fotojn de la monto laŭ la jenaj adresoj: