Suda Bordo de Krimeo
El Vikipedio
La Suda Bordo de Krimeo (ruse - Южный Берег Крыма, ukraine - Південне узбережжя Криму, krime-tatare - Yalı Boyu) - parto de la nigramara bordo de Krimeo, situanta inter la kabo Ajao okcidente kaj la monto Karadago oriente. La longo de la teritorio estas ĉ. 150 km., la larĝo - de 2 ĝis 8 kilometroj. Administre ĝi apartenas al la Jalta, Aluŝta kaj Sudaka municipoj.
La pli granda parto de la Suda Bordo de Krimeo (de la kabo Ajao ĝis Aluŝto - la tiel nomata propre Suda Bordo de Krimeo) estas gardata en la norda flanko fare de la krutaj deklivoj de la ĉefa monto-ĉeno de la Krimea montaro, tial ĉi tie regas la mediteranea klimato.
La averaĝa temperaturo de januaro estas ĉ. 4°С, de julio - 24°С. La kvanto de hidrometeoj - ĝis 600 mm/jare. La mara temperaturo januare-februare estas ĉ. 4-6°С, julie-aŭguste - ĝis 28°С.
La Suda Bordo de Krimeo famiĝis kiel kuraca kaj ripoza regiono proksimume de mezo de la 19a jarcento. Pro ĝia populareco inter la Rusuja aristokrataro ĉi tie konserviĝis multaj arkitekturaj monumentoj. Dum Sovetia tempo la Suda Bordo de Krimeo estas grava kuraca regiono. Nun ĝi estas unu el la plej famaj ripoz- kaj kurac-lokoj de Ukrainio.
La plej famaj aŭ gravaj loĝlokoj de la Suda Bordo de Krimeo | ||
---|---|---|
Foroso | Simeizo | Alupko | Misĥoro | Koreizo | Gaspro | Livadio | Jalto | Masandro | Nikito | Gurzufo | Partenito | Aluŝto | Sudako |
La plej vizitataj kaj vizitindaj lokoj:
- Forosa pregejo (bela arkitektura monumento, konstruita sur elstara roko
400 metrojn super la marnivelo)
- Simeiza natura vidindaĵo (monto Koŝko kaj 3 belaj rokoj)
- Simeiza astrofizika observatorio
- Alupka palaco kaj parko (konata kiel palaco de grafo Voroncov)
- La kasteleto "Hirunda nesto" en Gaspro
- Palaco de Jusupov en Koreizo
- Aj-Petro - 1200 metrojn alta monto, atingebla el Misĥoro per telfero
- Livadia palaco - la eksa palaco de la caro Nikolao la Dua, en kiu en
1944 okazis la Jalta konferenco
- La akvofalo Uĉansuo ĉe Jalto - la plej alta akvofalo de Ukrainio
- "Arbarkampeto de fabeloj" - unika muzeo de fabelaj roluloj sub klara ĉielo apud Jalto
- Jalto - la plej fama kurac- kaj ripoz-loko de eksa Sovetunio
- Masandra vinfarejo - unu el la plej bonaj vinfarejoj en la mondo
- Masandra palaco de la caro Aleksandro la Tria.
- Nikita Botanika Ĝardeno - unu el la plej elstaraj botanikaj ĝardenoj de la mondo
- Ajudago - natur-monumento, 500 metrojn alta monto ĉe Gurzufo