Akonkagvo
El Vikipedio
Geografio>>Montara sistemo>>Andoj
Akonkagvo (Aconcagua) estas la plej alta monto sur Tero ekster Himalajo kaj havas altecon de 6.962 metroj. Ĝi estas de vulkana deveno, situas en Argentino proksime al al la limo al Ĉilio kaj apartenas al la montaro Andoj. Kiel partoprenanto de ekspedicio de Edward Fitzgerald la 14-an de januaro 1897 Matthias Zurbriggen (Svisio) estis la unua homo, kiu surgrimpis tiun ĉi monton.
Tibor Sekelj atingis ĝian pinton en la jaro 1944 kun la ekspedicio de Johann Georg Link (en hispanlingvaj fontoj ankaŭ Juan Jorge Link). Priskribon de la surgrimpo SEKELJ donas en sia libro Tempesto sur Akonkagvo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |