Alberto Santos-Dumont
El Vikipedio
Alberto SANTOS-DUMONT [aŭbertŭ santŭz dumon] (naskiĝis en la 20-a de julio, 1873, en tiama Santa Luzia do Rio das Velhas (hodiaŭ Santos Dumont), kaj mortis en la 23-a de julio, 1932, en Guarujá, San-Paŭlo, Brazilo) estis inĝeniero kaj la inventisto de aviadilo. Pro liaj faroj, la Aera Klubo de Parizo donis al li diversajn honoraĵojn, inkluzive inaŭguris monumenton en Saint Cloud, kiu reprezentas la legenda Ikaro en bronza statuo. Li skribis kelkajn verkojn, el ili Dans l’Air (1904) kaj O que eu vi, o que nós veremos ("Kion mi vidis, kion ni vidos", 1918), kaj lia plej fama inventaĵo estas 14-Bis. Li estas konsiderata la dua okupanto de la Seĝo 38 de la Brazila Beletristika Akademio, kvankam li ne enoficiĝis. Santos-Dumont memmortigis 59-jaraĝa, profunde ĉangrena, laŭ oni pensas, per la uzo de aviadiloj en sangaj bataloj de Pro-Konstitucia Revolucio en 1932 (legu artikolon Historio de Brazilo).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Brazila Beletristika Akademio (Brazil-portugale) - Oficiala paĝo.