Brazilo
El Vikipedio
|
|||||
Nacia Moto: Ordo kaj Progreso (Portugala: Ordem e Progresso) |
|||||
![]() |
|||||
Oficiala lingvo | Portugala | ||||
Minoritataj lingvoj | Estas ĉirkaŭ 200 minoritataj lingvoj, la ĉefaj, laŭ nombro de parolantoj estas: Japana lingvo, Germana lingvo, Itala lingvo, Gvarania lingvo, Hispana lingvo. | ||||
Ĉefurbo | Brasília (Braziljo) | ||||
Plej Granda Urbo | San-Paŭlo | ||||
Prezidento | Luiz Inácio Lula da Silva | ||||
Areo - sume - % akvo |
8.514.876,60 km² 0,65% |
||||
Loĝantaro - sume (2004) - Loĝdenso |
184.101.109 22/km² |
||||
Sendependeco - deklarita: - rekonita: |
de Portugalio 7-an de septembro 1822 29-a aŭgusto 1825 |
||||
Malneta interna produkto (2002) - Totalo - |
Listata je 10-a $1,376 triliono (PPP) $7.800,00 (PPP) |
||||
Valuto | Real | ||||
Tempozono | (UTC) -2 ĝis -5 | ||||
Nacia himno | Hino Nacional Brasileiro | ||||
Nacia birdo | Oranĝkolora sabiao (Turdus rufiventris) | ||||
Kontinento | Sudameriko | ||||
Interretkodo | .br | ||||
Telefonkodo | 55 |
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Kanado, Usono kaj Ĉinio, kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro Álvares Cabral en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
17,90 | San-Paŭlo (#5 tutmonde) |
10,65 | Rio-de-Ĵanejro (#22 tutmonde) |
4,15 | Belo Horizonte |
3,50 | Porto Alegre |
3,35 | Recifo |
2,95 | Salvadoro |
2,85 | Fortalezo |
2,60 | Kuritibo |
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Enhavo |
[redaktu] Historio de Brazilo
Vidu la artikolon Historio de Brazilo.
[redaktu] Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua mondmilito)
[redaktu] Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Monarkoj de Brazilo
Ĉefministroj de Brazilo
[redaktu] Eksteraj ligoj
Brazil Information angle
Regionoj de Brazilo
Curitiba Brazil; angle.
bildoj pri Brazilo;
Malnovaj Poŝtkartoj de Brazilo (angle)
|
![]() |
---|---|
Membraj ŝtatoj: | |
Argentino | Brazilo | Paragvajo | Urugvajo | |
Asociiĝintaj ŝtatoj: | |
Bolivio | Ĉilio | Peruo |
Komunumo de portugallingvaj landoj (KPL) | |
---|---|
Angolo | Brazilo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Mozambiko | Orienta Timoro | Portugalio | Sao-Tomeo kaj Principeo |
Ŝtatoj en Sudameriko |
---|
Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo |
Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gviano (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita) |