Aleksander Korĵenkov
El Vikipedio
Aleksander KORĴENKOV estas rusia esperantisto, iama komitatano de UEA, kunfondinto de la esperanto-eldonejo Sezonoj kaj redaktoro de la gazeto La Ondo de Esperanto ekde ties refondiĝo en 1991. Korĵenkov fondis la eldonejon kune kun Halina Gorecka en Jekaterinburgo kaj tie sekve aperis ĉiuj la eldonaĵoj, ĝis kiam en 2001 ili translokiĝis al Kaliningrado.
Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.