Kaliningrado
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo en la Kaliningrada provinco de Rusio. Por legi pri la urbo en la Moskva provinco vidu ĉe Korolov.
Geografio > Eŭropo > Rusio > Urboj > Kaliningrado
Kaliningrad | |
Blazono de la urbo![]() |
|
Regiono: | Kaliningrada provinco |
---|---|
Distrikto: | |
Fondita en: | 1255 |
Urbo ekde: | 1286 (kiel Altstadt) |
Koordinatoj: | 54° 44' N, 20° 29' E Mapo |
Loĝantaro, miloj: | 204 (1959); 421 (2003) |
Kodo laŭ OKATO: | 27401 |
Telefona prefikso: | 0112 |
Tempozono (de MSK): | −1 horo (2005) |
Kaliningrado (ruse Калининград) estas urbo en Rusio, kiu troviĝas en la iama germanlingva regiono Orienta Prusio. Ĝi do situas dise de la "resta" Rusio. Kaliningrado estas la ĉefurbo de la provinco Kaliningrado.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Kaliningrado troviĝas je 54° 44′ N; 20° 29′ E Mapo. Ĝi estas proksima al la Balta maro, ĝia meza alteco super marnivelo estas nur ĉ. 5 metroj. Trafluas ĝin la rivero Pregola (Преголя), kiu formas insulon, historie nomatan Kneiphof [Knajphof], nun Kantia Insulo (кантский остров / Kantskij ostrov).
La enklava situo de Kaliningrado ne estis tro granda problemo dum la ekzisto de Sovetio, ĉar tiam Kaliningrado estis ligita kun Rusio per sovetiaj Litovio, Latvio, Estonio kaj Belarusio. Sed post la aliĝo de Litovio kaj Pollando al Eŭropa Unio la provinco havas terajn limojn nur al EU. Tial necesis interkonsenti pri specialaj trafik-kondiĉoj.
[redaktu] Nomo
Ĝis 1946 la urbo nomiĝis Königsberg (germane "reĝa monto") (ruse Кёнигсберг) (latine: Regiomontium, "Reĝmonto", en vortaroj troveblas laesperantigita nomformo Kenigsbergo). La urbon fondis dum la jaro 1255 la Ordeno de germanaj kavaliroj honore al la ĉeĥa reĝo (de tio la nomo) Přemysl Otakar la 2-a, kiu gvidis unu el iliaj krucmilitaj bataloj kontraŭ la prusoj, nekristana balta popolo, kiu loĝis en la regiono, ĝis kiam ĝi post 50-jara militado de la kavalira ordeno estis praktike ekstermita. Königsberg fariĝis ĉefurbo de la reĝlando de Prusio ekde la jaro 1600 (la titolo ĉefurbo transiris al Berlino dum la jaro 1660).
Kaliningrado havas muzeojn, bibliotekojn kaj du universitatojn.
La nomo Kaliningrad devenas de la komunisma rusa politikisto Miĥajl Ivanoviĉ Kalinin. Kiam post 1990 multaj rusiaj urboj, inter ili la urbo Tver, kiu same nomiĝis laŭ Kalinin, alprenis siajn antaŭajn nomojn, Kaliningrad konservis sian nomon, kvankam "Kenig" estas uzata kiel neformala, komunlingva nomo. Ankaŭ la propono Kantgrad ne estis tre populara.
[redaktu] Famaj urbanoj
Pro siaj universitatoj Kaliningrado (pli precize Kenigsbergo) allogis famajn sciencistojn. Interalie tie vivis kaj instruis la astronomo kaj matematikisto Friedrich Bessel kaj la filozofo Immanuel Kant (Kantio). Studis tie ekzemple la matematikisto Christian Goldbach.
Naskiĝis en Kaliningrado ankaŭ la rusa kosmonaŭto Viktor Ivanoviĉ Pacajev (Виктор Иванович Пацаев).
La urbo famas ankaŭ pro la matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg solvita de Leonhard Euler en 1736.
[redaktu] Esperanto
- En Kaliningrad estas sidejo de eldonejo "Sezonoj".
- Dum 1909 la administracio de la germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton.
[redaktu] Esperantistoj el Kaliningrado
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Kenigsbergo
- Immanuel Kant
- www.kaliningrad.info, informoj en la rusa kaj la germana