Alkekengo
El Vikipedio
Alkekengo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
La alkekengo (Physalis alkekengi), estas parenco de Perua Fizalido (Physalis peruviana), facile identigebla pro la granda, heloranĝa ĝis ruĝa papereca kovraĵo ĉirkaŭ ĝia frukto, kiu similas al ĉina paperlanterno. Ĝi estas indiĝena de suda Eŭropo orienten al suda Azio ĝis Japanio.
Ĝi estas herbeca perena planto kreskante ĝis 40-60 cm alto, kun spirale aranĝitaj folioj 6-12 cm longaj kaj 4-9 cm larĝaj. La floroj estas blankaj, kun kvinloba korolo de 10-15 mm, kun plenblovita baza kaliko kiu maturiĝas al papereca oranĝkolora fruktkovraĵo, 4-5 cm longa kaj larĝa.
[redaktu] Kultivado
Ĝi estas populara ornama planto, kvankam ĝi povas esti trokreskema kun ĝia vasta radika sistemo kun ĝermoj kelkdistance de la loko kie ĝi estas plantita.