Biologia klasado
El Vikipedio
La biologia klasado (aŭ biologia klasifikado) signifas la ordigon de plantoj, animaloj kaj aliaj vivuloj en grupojn laŭ ilia reciproka parenceco.
La sciencon de la biologia klasado oni nomas taksonomion.
[redaktu] La hierarkio
- Domajno estas fojfoje uzata por grupoj de regnoj, kutime Bakterioj, Arkioj, kaj Eŭkariotoj. Aliaj sistemoj uzas superregno aŭ imperio
- Regno estas iu el la ĝeneralaj grupoj en la biologia klasifiko, ekz. animaloj (vidu Regno animala), fungoj, plantoj.
- Filumo estas nomo por unu el la klasoj de zoologio (divizio, por botaniko), la plej fundamenta en la speco.
- Klaso estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis).
- Ordo estas ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo). La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo.
- Familio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia). La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufikso -ac (botaniko), -ed (zoologio).
- Genro estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio.
- Specio estas ...
Plantoj | Algoj | Fungoj | Animaloj | |
---|---|---|---|---|
Divizio/Filumo | -phyta | -phyta | -mycota | |
Subdivizio/Subfilumo | -phytina | -phytina | -mycotina | |
Klaso | -opsida | -phyceae | -mycetes | |
Subklaso | -idae | -phycidae | -mycetidae | |
Ordo | -ales | -ales | -ales | -formes (birdoj, fiŝoj) |
Subordo | -ineae | -ineae | -ineae | (pluralo de la genro, ekz-e Lari) |
Superfamilio | -acea | -oidea | ||
Familio | -aceae | -aceae | -aceae | -idae |
Subfamilio | -oideae | -oideae | -oideae | -inae |
Tribo | -eae | -eae | -eae | -ini |
Subtribo | -inae | -inae | -inae | -ina |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
La scienca terminologio de specioj entenas ankaŭ la nomojn de la unue proponintaj sciencistoj, tiuj aperas ĝenerale nur sub formo de mallongigoj:
- pri botaniko jen listo de botanikistoj laŭ mallongigoj.