Altajo
El Vikipedio
Altajo estas alta montaro en mez-Azio. Ĝi situas en Ĉinio, Mongolio, Rusio kaj Kazaĥio longe de ĉ. 2000 km, de la Gobi-dezerto ĝis la Okcident-Siberia Ebenaĵo.
La nomo Altajo venas el la turka–mongola adjektivo altan („ora”). La montaro estas grava apartigilo por la diversaj akvokolekta areoj de norda kaj suda Azio.
Ĝi estas dividebla je tri ĉefaj regionoj kiel la Gobi-, la Mongol- kaj la Rus-Kazaĥ-Altajo. La pelj altaj partoj superas 4000 m, la pelj alta pinto estas la Beluha (4506 m) en Rusio.
La Rus-Kazaĥ- kaj Mongol-Altajo havas rapidfluajn riverojn, el kiuj la plej grandaj estas Katunj, Buhtarma kaj Bija. La riveroj de Gobi-Altajo estas pli mallongaj, malprofundaj, ili vintre ofte frostas, somere senakviĝas.
En la montara sistemo troviĝas pli ol 3500 lagoj. La klimato estas kontinentala, la precipitaĵo malpliiĝas de okcidento al oriento.
La Altajo havas kvar klimataj zonoj: montara duondezerto, montara stepo, arbara zono, alpa zono. La Rus–Kazaĥ-Altajo estas kovrita (70%) kun pingloarboj, poploj, betulacoj dum en la Mongol- kaj Gobi-Altajo fakte ne ekzistas arbaroj.
Altajo abundas je mineraloj kaj akvoenergio, kuracbanejoj, turismaj natur-allogaĵoj.