Amendo de Bricker
El Vikipedio
La Amendo de Bricker estas la kolektiva nomo de serio de proponitaj ŝanĝoj al Usona Konstitucio, kiujn konsideris la Senato Usona dum la 1950-aj jaroj. Tiuj ŝanĝoj limigus la pluvalidigon kaj ratifikon de traktatoj kaj ekzekutivaj konkordoj kiujn Usono farus. Ili nomiĝis laŭ John W. Bricker de Ohio, Usona konservativa Republikano, kiu proponis ilin.
Izolismo, la opinio ke Usono devas ne partopreni en alilandaj konfliktoj kaj monda politiko, ĉiam estis elemento de Usona politiko sed ĝi estis speciale forta dum la jaroj post la Unua Mond-Milito. Usona partopreno en la Dua Mond-Milito silentigis izolismajn opiniojn sed ili revenis dum la jaroj postmilitaj kiel respondo al nova internacia rolo de Usono, speciale al nova Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj gefilaj internaciaj organizoj. Kelkiuj timis la perdon de Usona suvereneco al tiuj organizoj transnaciaj, pro la rolo de la Sovieta Unuiĝo en la disvastigo de internacia Komunismo kaj la Malvarma Milito.