Amrita Pritam
El Vikipedio
Literaturo > Panĝaba literaturo
Amrita PRITAM [(Gurmukhi: ਅਮ੍ਰਿਤਾ ਪ੍ਰੀਤਮ, Devanagari: अमृता प्रीतम)] (n. la 31an de aŭgusto 1919, Gujaranwala [guĝaranvala], Pakistano, m. la 31an de oktobro 2005, Nov-Delhio, Barato) estis fama poetino en la panĝaba kaj hindia lingvoj. Dum la disduigo de la lando en 1947, Pritam elektis loĝi en Barato. Tie ŝi ekverkis en la hindia (anstataŭ en sia gepatra lingvo, la panĝaba). Ŝiaj verkoj spegulis la perforton kiun ŝi vidis dum la disduigo de la lando.
Inter ŝiaj konataj romanoj estas Pinjar, kiu lastatempe iĝis kino, Ek Thi Saara, Kachchi Sarak, Unchaas Din kaj Adalat, kaj aro de 29 noveloj pri la amo Alif Laila -- Hazaar Dastan.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Anglalingva informo pri Amrita Pritam