Anĉovo
El Vikipedio
??Anĉovo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Engraulis encrasicolus
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Vidu tekston |
Anĉovo aŭ engraŭlo (Engraulis) estas genro de malgrandaj fiŝoj kiuj manĝas planktonon. Ĝi apartenas al la familio de la engraŭledoj. Anĉovoj vivas en ĉiuj maroj nek tre profundaj nek tre malvarmaj. La engraŭledoj konsistas el 16 genroj kaj 139 specioj. La inoj metas proksimume 20 000 ovojn en unu jaro. La longeco estas plejofte ne pli ol 15 cm. Ĝi iomete aspektas kiel haringo, kvankam ĝi havas pli malgrandan buŝon kaj mankas al ĝi la kilo je la suba parto de la korpo. Ili vivas en grandaj aroj, sed post la frajado ili disiras.
Ĉi tiu artikolo pri "Anĉovo" ankoraŭ estas ĝermo pri biologia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.