Ancona
El Vikipedio
Ancona [ankOna] estas komunumo de Italio.
Ancona | |
Regiono: | Markio (Marche) (2005) |
---|---|
Provinco: | Ancona (2005) |
Koordinatoj: | 43° 37' N, 13° 31' E Mapo |
Alto super marnivelo: | da 0 a 110 m |
Areo, km2: | 123 (2005) |
Loĝantaro: | 101797 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 816 (2005) |
Subdividaĵoj: | |
Najbaraj komunumoj: | Agugliano, Camerano, Camerata Picena, Falconara Marittima, Offagna, Osimo, Polverigi, Sirolo (2005) |
Sankta patrono: | San Ciriaco |
Festa tago: | 4-a de majo (2005) |
Nomo de loĝantoj: | anconetani, anconitani |
Poŝtkodo: | 60100 (2005) |
Imposta kodo: | A271 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 042002 (2005) |
Telefona prefikso: | 071 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.ancona.it |
Ĝi situas en regiono Markio kaj estas ĝia ĉefurbo, samkiel ĉefurbo de provinco Ancona.
La urbo situas ĉe Adriatiko kaj posedas la plej ampleksan naturan havenon de ties centra parto. Laŭ la nombro de pasaĝeroj ĝi estas la plej grava haveno adriatika, kun ĉ. miliono da homoj jare.
Preterpasas la urbon Eŭropa ŝoseo 55.
Ankono, "kubuto" de Italio
Ni rigardu maponde Italio; la boto, pro ŝvelo en la mezo, eligas en Adriatikon malgrandan promontoron; ĝuste sur tiu elsraraĵo situas Ankono. Ankono estas helena vorto signifianta kubuto; la kubuto naskiĝas ĉe la monto Conero kaj etendiĝas laŭ la maro per vico da rokegoj kun diversaj nomoj: Trave, Passetto, Gallina. Inter Passetto kaj la haveno la rokoj formas tri montetojn: "Il Cardeto", supre de la Civila Malsanulejo; "I Cappuccini", iama "Cumerio", sur kiu situis grandparte la antikva urbo kaj kie brilas la mirinda templo San Ciriaco. Sude, kronita per la bastionoj de la citadelo, troviĝas la monteto Colle Astagno. Kiel ĉiuj ceteraj lokoj de la Adriatika bordo, Ankono vidas sunleviĝon el la maro; sed ĝi estas la sola, kiu, kaŭze de la kubuto, dum la somera sezono ĝuas ankaŭ surmaran sunkuŝiĝon, ĝuste kontraŭ Monte Ardizio, apud Pesaro, kiu fermas okcidente la grandan arkon de la dorika golfo.
Origino kaj romia periodo
En praa antikveco Cumerio elstaris multe pli en la maro, tiel ke ĝi formis malgrandan, bone ŝmiritan havenon tie, kie nun troviĝas la ŝipkonstruejo.
La urbo ĝemeliĝis kun Ribnica en Slovenio.