Anda flamengo
El Vikipedio
?Anda flamengo Konserva statuso: Vundebla |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Phoenicopterus andinus Philippi, 1854 |
La anda fenikoptero (Phoenicopterus andinus) estas birdo kiu vivas nur en la Ĉiliaj Andoj kaj iome en suda Peruo. Temas pri specio proksime parenca al Phoenicopterus jamesi.
La plej granda parto de la plumaro estas rozblanka, sed pli rozkolora en antaŭa kolo kaj brusto. La flugilkoverto havas ruĝajn makulojn. La flugilpinto estas nigra, kiel en aliaj flamengoj. Tiu ĉi specio estas la ununura inter flamengoj kiu havas flavajn krurojn, kio diferencigas ilin disde la Phoenicopterus jamesi, kiu havas ruĝajn krurojn kaj de la Phoenicopterus chilensis, kiu havas same sed kun bluaj supraj partoj, ambaŭ estantaj ankaŭ en Ĉilio. La beko estas flava ĉebaze kaj plej granda parto nigra -la flamengo kiu havas pli nigran bekon-. Ili estas 110 ĝis 120 cmj grandaj. Kiel la Phoenicopterus jamesi, ili havas nur tri fingrojn, diference de la aliaj flamengoj kiuj havas kvar.
Kiel aliaj flamengoj demetas nur unu blankan ovon sur kota tureto. Ili nestas kolonie, ĉefe en solecaj partoj ĉirkaŭ lagoj. Idoj tuje elnestiĝas kaj eknaĝas. La nombro malkreskas pro sekeco kiu malsuprenigas akvonivelon kio malhelpas nestadon kaj faciligas rabadon faritan de Kulpea vulpo kio fakte estas specio de sovaĝa hundo pli rilata al hundoj ol al vulpoj. Ili vivas arece, po grupo da dekoj ĝis miloj da membroj.
Tiuj flamengoj, kiel aliaj flamengoj, filtras akvon en neprofundaj akvoj de altoandaj lagoj por forpreni etajn bestojn kaj planktojn per specialaj flitriloj en la beko, eĉ pli malgrandajn ol la aliaj flamengoj. Ili povas malsupreniri vintre ĉe marbordaj malsekejoj.