Andreas Gryphius
El Vikipedio
Andreas GRYPHIUS [andreas GRIfius], aŭ realnome: Andreas GREIF (* 2-a de oktobro 1616 en Glogau, Silezio, † samloke 16-a de julio 1664) estis germana verkisto. Li estis grava reprezentanto de la germana Baroko.
Malgraŭ la malriĉa genezo, Gryphius estis naturdotita kaj havis multflankan klerecon. Jam en junaĝo agis ol privatan instruiston. Poste enhavis katedron al la universitato de Leiden. En tiu loko kontatiĝis kun la teoriojn de la drama arto. Li kombinis antika, holanda kaj franka dramaj modeloj kaj kreis novan tipon de tragedio. Lia dramoj traktas plejparte historiajn tematikojn kaj iĝis verkata en la versmezuro de aleksandrino. Motive dominas la stoika idealo de konstanteco (latine constantia) kiu de Gryphius ekaperas kun kristana karaktero, kaj la samtempa motivo de Vanitas, la efemereco de la monda feliĉo. Gryphius respegulas precipe la travivajn suferojn de la Tridekjara Milito en lia verkoj aparte en lia liriko.
Escepte lia inovativa drama arto kie superis lian idealojn Seneko, Joost van den Vondel kaj Pierre Corneille, Gryphius restis kohera kun la samtempa poetiko en liaj Odoj kaj Sonetoj . Ekde 1657 li verkis tragediojn kun burĝaj protagonistoj ke estis kontraŭ la tiutempa poetiko. 1662 li membriĝis en la Fruktodona Societo, grupo de verkistoj kia volis renovigi la germana lingvo.
[redaktu] Listo de verkoj:
- Sonette (sonetoj, 1637 kaj 1643)
- Epigrammata (epigramoj, 1643)
- Oden (odoj, 1643)
- Olivetum (eposo, 1646)
- Absurda Comica oder Herr Peter Squenz (burlesko, 1658)
- Großmütiger Rechts-Gelehrter oder Sterbender Aemilius Paulus Papinianus (tragedio,1659)
- Horribilicribrifax (komedio, 1663)
[redaktu] Tio aperis en Esperanto:
Larmoj pri la patrio ; Vespero ; Pri la festo de l’reviviĝinta Savanto aŭ Sankta Pasko-tago ; Pri la portreto de Nikolao Koperniko.
En: Germana Antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 291-292
Vespero ; Homa mizero ; Al la mondo.
En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 17-19