Silezio
El Vikipedio
Silezio | |
---|---|
![]() historia emblemo de Supra Silezio |
![]() historia emblemo de Malsupra Silezio (pli malfrue Granda emblemo de Aŭstria (Ĉeĥa) Silezio) |
Mapo | |
![]() Mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj en duono de la 17-a jarcento |
Silezio (ĉeĥe Slezsko, germane Schlesien, pole Śląsk) estas historia teritorio, etendiĝanta nuntempe parte en Pollando (plimulto de la teritorio), parte en Ĉeĥio kaj vilaĝo Pechern kaj du eksklavoj nordokcidente de urbo Bad Muskau situas ankaŭ en Germanio. Ĝis la jaro 1742 la tuta Silezio apartenis al landoj de Krono Ĉeĥa. Tiutempe metropolo de Silezio estis urbo Vroclavo. Post la jaro 1742 poste ties teritorio dividiĝis en kelke da partoj kun ŝanĝiĝema amplekso. (vidu Ĉeĥa Silezio, Prusia Silezio, Pola Silezio).
Enhavo |
[redaktu] Historio de Silezio
Ekde la jaro 990 la teritorio estis parto de pola ŝtato (loĝis ĉi tie triboj de silezianoj – de tie la nomo, opolanoj kaj pluaj), ekde la jaro 1138 apanaĝa piastida princlando. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogowio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en (Grandan) Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a Silezia aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Osvietim, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Per kontrakto el la jaro 1202 piastidaj regantoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.
Jam post pereiga malvenko en batalo ĉe Legnica kontraŭ mongoloj en la jaro 1241 okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow, Zahanio, Javorio kaj pli malfrue Volovio. De regiono Vroclav poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica, Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.
Sed la divido trafis ankaŭ Supran Silezion, kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro 1281 regionoj de Těšín, Racibórz, Bytom, Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la 15-a jarcento ankaŭ regiono Opava kaj Krnov (definitive konfirmita nur en la jaro 1659), kiuj antaŭe apartenis al Moravio.
Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 1327 – 1335 Johano de Luksemburgio. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (1333 – 1370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto (dum kunveno kun Johano de Luksemburgio kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namyslov kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.
Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko, kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minstenberg (dum princo Venceslao), Namyslov, Falkenberg kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de dukolandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj piastidaj branĉoj (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno, 1492 de Oleŝnica, 1504 de Glogow, 1532 de Opole, 1625 de Těšín kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de piastidoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris reen per aĉeto regionojn de Osvietim, Zator kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion).
Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj kolonigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.
[redaktu] La plej signifaj el la sileziaj princlandoj (de oriento al okcidento)
- Teŝina princlando – historia teritorio en Supra Silezio, 1282 princlando, 1291 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, post la 1742 parto de Aŭstria Silezio, 1919 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- Opava princlando – historia teritorio en Supra Silezio (respektive en Ĉeĥa reĝlando), 1269 princlando (dukolando), feŭdo de Ĉeĥa Krono, en la 14-a jarcento plu dividita (Regiono Krnov, Regiono Hlučín), 1742 dividita inter Prusio kaj Aŭstria Silezio, 1920 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- Bitoma princlando – historia teritorio en Supra Silezio, memstara ekde la 1282, 1298 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono renovigita de Johano de Luksemburgio, ekde la 1362 la historio komuna kun Teŝina princlando, ekde la 1742 parto de Prusio, post la 1945 pola teritorio.
- Raciborza princlando – historia teritorio en Supra Silezio, ekde la 1282 memstara, 1327 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, 1336 – 1521 ĝi estis kunigita kun Opava princlando, ekde la 1742 prusia, 1931 surbaze de plebiscito dividita inter Pollando kaj Germanio, 1945 la tuta de Pollando.
- Opola princlando – historia teritorio en Supra Silezio, la estiĝo de la princlando fine de la 12-a jarcento, 1292 unuafoje feŭdo de Ĉeĥa Krono, daŭre ekde la 1327, 1497 kunigita kun Raciborza princlando, ekde la 1742 parto de Prusio kaj ekde la 1922 de Germanio, post la dua mondmilito ekde la 1945 la pola.
- Krnova princlando – historia teritorio devene en Supra Silezio kiel parto de Opava regiono, ekde la 1365 memstara princlando, post 1742 dividita inter Prusio (nordo) kaj Aŭstria Silezio, 1918 la suda parto restis al Ĉeĥoslovakio kaj nordo al Germanio, tiu post la 1945 fariĝis la pola.
- Nisa princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara ekde fino de la 12-a jarcento, 1350 feŭda rilato al Ĉeĥa Krono, post 1742 dividita inter Prusio (la ĉefa parto) kaj Aŭstria Silezio, la prusia parto ekde la 1920 parto de Germanio kaj ekde la jaro 1945 de Pollando, la aŭstria parto ekde la jaro 1919 parto de Ĉeĥoslovakio.
- Zabrzega princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ekde la 1348 memstara, ofte kunigata kun Legnica, feŭdo de Ĉeĥa Krono ekde la tempoj de Johano de Luksemburgio, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la dua mondmilito pola.
- Svidna princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, 1278 memstara princlando, komune kun Javorio alportis ĝin al Ĉeĥa Krono Anno el Javorio, edzino de Karolo la 4-a, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la dua mondmilito pola.
- Vroclava princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ekde la 1138 apanaĝa princlando, ekde la 1335 feŭdo de Ĉeĥa Krono (unuafoje subjugita al Venceslao la 2-a), post 1742 prusia, poste germana kaj nur post 1945 pola.
- Volovia princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara princlando estiĝas nur fine de la 15-a jarcento, surbaze de feŭdaj rilatoj ĝi fariĝis de la 17-a jarcento de Ĉeĥa Krono, post 1742 prusia, poste germana, nur post 1945 parto de Pola Silezio.
- Javoria princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, komencoj de memstara evoluo datumitaj al la jaro 1278, post plua divido nur 1303, 1353 feŭdo de Ĉeĥa Krono (devena posedaĵo de Anno Svidna-Javoria, edzino de Karolo la 4-a), post 1742 ĝi fariĝis de Prusio, poste de Germanio, ekde la 1945 de Pollando.
- Glogovia princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ĝi estiĝis 1253 pro apartigo de Legnica princlando, ekde la 1331 feŭdo de Ĉeĥa Krono, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la dua mondmilito pola.
- Zahania princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, devene parto de Glogovia princlando, ekde la 1307 memstara princlando, ekde la duono de la 14-a jarcento feŭdo de Ĉeĥa krono, post 1742 parto de Prusio, poste de Germanio, post la dua mondmilito pola.
[redaktu] Silezio en literaturo
- Petr Bezruč – Sileziaj kantoj (kolektaro de poemoj precipe pri Supra Silezio). La libro aperis ankaŭ en Esperanto.
[redaktu] Tradicia kulturo
[redaktu] Sileziaj urboj:
- en Pollando:
- Wrocław (638 401 loĝantoj)
- Katowice (329 600 loĝantoj)
- Gliwice (199 700 loĝantoj)
- Bytom (198 200 loĝantoj)
- Zabrze (195 400 loĝantoj)
- Rybnik (142 600 loĝantoj)
- Ruda Śląska (131 500 loĝantoj)
- Tychy (130 700 loĝantoj)
- Wałbrzych (129 000 loĝantoj)
- Opole (128 000 loĝantoj)
- Legnica (106 000 loĝantoj)
- Jelenia Góra (90 000 loĝantoj)
- Lubin (82 000 loĝantoj)
- Głogów (74 300 loĝantoj)
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Ĉeĥa Silezio
- Prusia Silezio
- Pola Silezio
- Supra Silezio
- Moravio
- Luzacio
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.
Kategorioj: Elstaraj artikoloj | Ĉeĥio | Germanio | Pollando | Silezio