Andreo Fiŝer
El Vikipedio
D-ro Andreo FIŜER (naskiĝis en 1855 en Orel, mortis la 27-an de majo 1930 en Leningrad) estis rusa esperantisto.
Andreo Fiŝer laboris kiel kuracisto en Orel kaj Tiflis kaj fine kiel ĉefkuracisto en akuŝista instituto en Leningrad.
Li lernis Esperanton en 1892 kaj de tiam senlace laboris por ĝi. Li kunfondis kaj prezidis multajn jarojn la Kaŭkazan Esperanto-Societon. Li partoprenis multajn UK-jn.
[redaktu] Tradukoj en libroformo
- Ivan Turgenev: Kanto de triumfanta amo. Paris: Librairie de l'Esperanto, 1908.
- Ivan Turgenev: Anjo (= Esperanta Biblioteko de Kaŭkazaj Esperantistoj 12). Tiflis: Progreso, 1910.
- Ivan Turgenev: Fantomoj (= Esperanta Biblioteko "Danubo" 1). Bucuresti: Editura Esperanto, 1912.
- Nikolaj Gogol: Portreto. Paris: Presa Esperantista Societo, 1911.
- Aleksandr Puŝkin: Tri noveloj (= Internacia Mondliteraturo 10). Leipzig: Hirt, 1923.
Li kompilis Esperantan legolibron por lernantoj (Tiflis: Progreso, 1910 kaj 1913), Historieton de Esperanto (Tiflis: Presejo Esperanto, 1911, 48 paĝoj) kaj lernolibron por armenoj. Kunlaboris je La Bela Mondo, Universo, Danubo, Literaturo, Juna Esperantisto, La Ondo de Esperanto.