Vikipediisto:Sudastelaro
El Vikipedio
Mi estas James Rezende Piton (1970), komputilisto en Campinas, ŝtato São Paulo, Brazilo. Ĝis nun nur tre modeste mi kontribuis al Vikipedio, sed mi estas fervore entuziasma pri ĝiaj eblecoj.
Mi interesiĝas, kiel amatoro, pri la historio de Esperanto kaj esperantistoj, aparte pri Suda Stelaro kaj ĝiaj samtempuloj.
Tute speciale interesas min E-filatelo kaj la pioniraj bildkartoj [1] ligitaj al Esperanto (do eldonitaj inter la fino de la 1890-aj kaj 1939), ekzemple ĉi tiaj.
La fenomenon de denaska dulingveco Esperanto-portugala mi observas hejme, pro miaj gefiloj Jean (2003) kaj Milena (2005).