Anhingedoj
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngAnhingedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
maskla orienta sagobirdo
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Anhingo A. anhinga |
Anhingedoj aŭ sagobirdoj (Anhingidae) estas akvobirdoj similaj al kormoranoj, kiuj havas longegajn kolojn kaj longegajn kaj mallarĝajn bekojn. Ili ofte naĝas havante nur la kolon super la akvo kaj manĝas fiŝojn.
Estas nur unu genro Anhinga kun ĉu du ĉu kvar tre parencaj specioj en la anhingeda familio. La anhingo aŭ amerika sagobirdo (Anhinga anhinga), estas klare aparta, sed la india, afrika kaj aŭstralia sagobirdoj povas esti konsiderata ĉu tri tre similaj specioj, ĉu nur unu sppecio kun tri parencaj sed diferencaj subspecioj (Anhinga melanogaster melanogaster, Anhinga melanogaster rufa, Anhinga melanogaster novaehollandiae). Ĉiuokaze ĉiuj el la kvar kunhavas saman similan konduton kaj vivmedion.
La amerika anhingo vivas en ambaŭ Amerikoj. La india sagobirdo disvastiĝas el india subkontinento ĝis Indonesio kaj diferenciĝas de afrika kaj amerika sagobirdoj pro diferenciga blanka flanka kolstrio. La afrika sagobirdo troviĝas en tropika subsahara Afriko. Ĝi diferenciĝas de india kaj amerika sagobirdoj pro mallarĝa blanga flanka kolstrio ĉirkaŭita de ruĝeca fono.
[redaktu] Specioj
- Anhingo, Anhinga anhinga
- Orienta sagobirdo, Anhinga melanogaster
- Afrika sagobirdo, Anhinga rufa
- Aŭstralia sagobirdo, Anhinga novaehollandiae
Estis ankaŭ specio sur la insulo Maŭricio, jam formortinta kaj hodiaŭ konata nur laŭ ties ostoj, la maŭricia sagobirdo, Anhinga nanus.